Page 7 - heleco-96
P. 7

La vivo en nia nuntempa mondo, ĉefe en la alte disvolvigitaj landoj, dependas
            de ega serio da artefaktoj kiuj funkcias dank’ al elektra kurento generita ie ajn

            kaj transportita iamaniere. La detaloj de la funkciado de tiu sistemo de energi-
            profitado estas ignorata de plejparto el la homoj kiuj ĝuas ĝin. Nun ni volas

            memori ke inter la ĉefroluloj kiuj ebligis tiun sistemon elstaras Nikolao Teslo
            -Nikola Tesla lialingve- (1856-1943), iu serbo-kroato kiu studis inĝenierion en
            la  aŭstria  urbo  Graz  kaj  elmigris  al  Usono  en  la  jaro  1884  kaj  instaliĝis  en
            Novjorko. T. e. li troviĝis en la ĝusta loko en la oportuna momento: tiam, fine

            de la 19-a jarcento kaj komence la 20-a, la usona socio troviĝis en procezo de
            akcelita ŝanĝo en la tereno de la teknologia disvolviĝo.
            Kompreneble, Nikolao Teslo ne estis la sola sciencisto kontribuanta al tiu pro-

            cezo, sed li per siaj ideoj kaj inventoj decide kontribuis radikale transformi la
            sistemon de produktado kaj distribuado de alterna kurento cele anstataŭi per ĝi
            la kontinuan kurenton, kies ĉefa defendanto estis Tomaso Edisono  –Thomas
            Alva Edison lialingve-, alia grava sciencisto de la epoko. En la jaro 1894, dek

            jarojn post la alveno de Teslo al Usono, li estis sufiĉe grava kaj fama persono
            en tiu lando por ke ĵurnalo kia la New York World konsideru interese publikigi
            intervjuon al li.

            Verdire, la intereso pri Nikola Teslo tiam estis jam en la publiko; ĉiuj emis ko-
            ni la historion de homo kies inventoj estis aplikataj por generi elektron en la
            nova centralo kiun oni estis konstruante tiam en la Niagaraj Akvofaloj. Li tre
            estis famiĝinte tiujare mem kiam li faris publikan elmontron por pruvi la sekur-

            econ de la alterna kurento; li aplikis al si elektran malŝargon de 250.000 voltoj,
            kaj dum tiu elmontro li disradiis lumon el sia tuta korpo.

            Laŭ iu priskribo kiun pri li oni faris en tiu epoko, Teslo estis sufiĉe altstatura,
            maldika, iome kurbiĝinta kaj tre serioza, liaj okuloj estis iome helaj kaj situis
            profunde, liaj manoj estis tre grandaj, kaj lia buŝo tre mal-granda. Lia hararo
            estis nigr-kolora kaj krispa.

            Ekde lia alveno al Usono en 1884, la kariero de Teslo rapide progresis. Dum
            iom  da  tempo  li  estis  laborante  por  Tomaso  Edisono.  Poste  li  kuraĝis  sen-


                                                               7
   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12