Page 4 - heleco-96
P. 4
Ĉio-ĉi en la kadro de ekonomia tutmondiĝo kiu lasis la grandajn fortunojn kaj
financajn sektorojn for de la fiska kontrolo de la ŝtataj aŭtoritatoj. Oni destinis
grandajn monsumojn por eviti bankrotojn de financaj entoj dum kreskis la mal-
laboreco, oni perdis la socialajn konkeraĵojn de kelkaj generacioj, malaperis la
fiksaj labor-postenoj, kaj venis maldung-libereco… Sekvoj de tiu situacio es-
tis la plikreskiĝo de la sociaj kaj ekonomiaj diferencoj inter la plejaltaj soci-
klasoj kaj la plejmulto el la homaro. Iomete pli ol cento da personoj posedas pli
da ekonomia povo ol la cetero de la homaro. La mizero de ampleksaj amasoj
de la loĝantaro en grandaj terzonoj de la planedo estas okazigante la senkontro-
lan elmigradon kiu tiom abundas nuntempe.
Ĝuste ĉi tiu novliberalisma sistemo montris, interalie, sian senefikecon por
alfronti krizojn kiel tiu de la virusa epidemio kiun nun suferas la mondo. La
filozofio de la novliberalismo estas tio ke tiuj kiuj volus sanecon kaj instruadon
pagu ilin. Ni estas vidante ke, ekzemple en Usono, multaj personoj ne havas
alirecon al la sanitaraj centroj por kuracado en la kron-viruso tial ke ili ne
disponas je la enorma monsumo kiun oni postulas tiucele. En Hispanio kaj en
aliaj landoj evidentiĝis ke la detruado de la publika sanecservo fare de la politi-
kaj partioj de la sistemo, lasis la socion sen kapablo alfronti la ekspansion de
malsano. En Madrido mortis multaj maljunuloj dependantaj de la publika
sanecservo kiuj ne estis akceptitaj en la hospitaloj pro ĉi ties plenpleniĝo je
malsanuloj; dume al tiuj kiuj povis pagadi privatan asekuradon ne mankis tiu
flegado. Jen tio estis logika sekvo de la fakto ke dum multaj jardekoj la dekstr-
araj registaroj de la regiono, kaj tiu de la tutlando dum kelkaj jaroj, dediĉiĝis
malfortigi la publikan sanecon favore al la privata. Kaj dum la unuaj semajnoj
de la ekspansio de la viruso malabundis ne nur la hospitalaj flegad-lokoj –estis
necese munti kampo-hospitalon– sed ankaŭ eĉ duon-maskoj por la sanitara per-
sonaro, kiujn oni devis mendi eksterlanden.
Se la ŝtata interveno evidentiĝis nepre necesa por kompensi la mankojn de la
privata sektoro, tia neceso povos esti pli evidenta kiam oni devos alfronti la
sekvojn de la efiko de la longdaŭraj kvarentenoj sur la produktad-procezo. Sen
la publika, ŝtata, interveno, la privata sektoro ne kapablos rekonstrui la pro-
duktad-sistemojn, kaj ĉiukaze la celo de la privataj entreprenistoj estas/os ĉiam
la propra, privata, lukro, neniam la sociala, komuna, profito. Do, la savo de la
homaj socioj nepre pasas tra la funebraĵo de la novliberala sistemo kaj ĉi ties
anstataŭo far ia pli ĝusta kaj humana ekonomio, kiel eble plej malproksime el
la kapitalismo.
La historio instruas nin ke tiutipaj ŝanĝoj ne okazas pace kaj milde. Kaj ankaŭ
ĉi-kaze la ĝuantoj de la novliberalismo kaj ĉiuj variantoj de la kapitalismo pre-
pariĝas por ke en la postkriza mondo daŭre estu la grandamaso de la malriĉul-
aro kiu pagus la komfortan vivmanieron de la privilegiitoj de la sistemo. Do, ne
unuafoje sed pli akre ol ĉiam antaŭe, estiĝas la kontraŭdiro ke la dominanta
4