Page 6 - heleco-96
P. 6
Ĉiuj scias kiom multe la nuntempa vivmaniero, kaj ne nur en la alte evoluintaj
landoj, dependas el la kolosa progreso kiun la scienco kaj la tekniko havis dum
la lastaj du jarcentoj. Hodiaŭ multaj scienculoj kaj teknikaj specialistoj okup-
iĝas disvolvi kaj perfektigi la ekzistantajn teknikaĵojn, sed en la origino de ĉiuj
ili estis geniaj inventistoj kiuj meritas apartan atenton. Kaj specialan aten-ton
meritas la fenonomeno mem de la genieco. En la vortaroj de multaj lingvoj la
terminoj «genieco» kaj «geniaĵo» estas sinonimoj de «originalaĵo», «strang-
aĵo» kaj foje eĉ «ekstravaganco». Ĉiuj ĉi vortoj aludas ion kio elstaras, distinĝ-
iĝas el la ĝeneralaĵo…
En nia homa speco abundas la talentaj homoj sed ne la geniaj. La P. I. V. bone
klarigas la diferencon inter talento kaj genio: La genio kreas novajn tipojn,
metodojn, atmosferon, dum la talento agas laŭ la jam ekzistantaj; talenton oni
evoluigas per ekzerciĝo, genio aspektas kiel pura naturdoto. Do, la fakto ke
ekzistas tiu tipo je naturdotitaj personoj al kiuj oni asignas la epiteton je «ge-
nia» ŝajnas indiki ke nia homa speco ne estas finpreta, ke ĝi trovigas ankoraŭ
en procezo de evoluado kaj provas generi novajn homtipojn.
Kompreneble, ĉu malabunda aŭ ne, la genieco ne estas specifa fenomeno de nia
epoko, de la lastaj jarcentoj… Ĉiuj epokoj kaj socioj konis eksterordinarajn
homojn kiuj elstaris super la amasoj en iu aŭ alia branĉo de la homa kulturo.
Sed en la lastaj du jarcentoj la frukto de genieco pli kaj pli konkretiĝas en
inventoj kiuj rekte kaj notinde efikas sur la produktad-procezo kaj la viv-
maniero de la popoloj. Ĝuste al tiutipaj inventistoj kaj ties inventoj ni volas
dediĉi nun nian atenton, intencante distingi inter tiuj geniaj elpensaĵoj kiuj estis
vere pionira agado kiu malfermis novajn vojojn kaj la talenta aplikado de jam
konceptitaj teknikoj.
Kvankam, kiel dirite, pro sia propra naturo, la genieco estas malabunda, sen-
dube nia listo de sciencistoj lasas for personojn kiuj faris notindajn alportaĵojn
al la scienca kaj teknika progreso. Foje okazas ke iu malfermita vojo en iu te-
reno aŭ fako kondukas al situacioj en kiuj eblas aliaj eltrovoj, frukto, ankaŭ ili,
de la penso de naturdotitaj homoj. Tiorilate, oni povas diri ke sen la estiĝo de la
industria revolucio neniel la inventemo de la geniuloj kiujn ni pristudos estus
povintaj konkretiĝi en la eltrovoj kiuj famigis ilin. Kion inspiros al la estontaj
geniuloj la nuntempa scienc-teknika revolucio?
6