Page 5 - heleco-96
P. 5
sistemo ne kongruas kun la bonstato de la socio sed ĉi tiu ne kapablas efektiv-
igi harmonie la necesajn ŝanĝojn. Per la konata historio ni scias ke en tiutipaj
okazoj la nepra rezulto de la konflikto estas militoj aŭ dinamikaj procezoj de
revolucio/kontraŭrevolucio, ofte akompanataj ankaŭ de militoj. Kiu kaj kia es-
tos la disvolviĝo de la nuna krizo?
Se malfacilas konjekti la estontan disvolvon de la homa historio eĉ konante la
parametrojn de la nuna realaĵo, la afero plikomplikiĝas kiam aperas tiuj ne-
atenditaĵoj kiujn ni difinis kiel «nigraj cignoj». Kiam oni verkas ĉi liniojn estas
ega konvulsio pro la perforta mortigo de iu usona nigrulo, George Floy, far iuj
brutalaj policistoj. Ne nur en tiu lando sed en multaj lokoj estis pasia reago
kontraŭ la rasismo, kolosaj manifestacioj, oficialaj deklaroj… En diversaj lokoj
oni faligis kaj detruis la statuojn de gravaj personaĵoj kiel la iama reĝo de Bel-
gio Leopoldo la 2-a, la brita parlamentano Edward Colston, la fama Kristoforo
Kolombo, la hispana konkerinto Juan Ponce de León, la usona politikulo kaj
sklavista Williams Carter Wickham kaj aliaj kiuj distingiĝis pro ilia rasismo,
sklavismo aŭ perforto kontraŭ alietnaj personoj.
Notindas ke tiu kontraŭrasisma kampanjo vekis la koleron de la usona prezi-
dento Donald Trump kiu, kromanfoje, sin esprimis reakcia, kaj ĉi foje li ne he-
zitis aperi kiel rasisto kaj kvazaŭ novfaŝisto. Laŭŝajne li pensas ke tia teniĝo
favoras lin rilate al la ĉi-jara balotado por la usona prezidenteco. Se tia pritakso
estas prava, tio ne estas signo de digno de la usona socio. Sociologiaj special-
istoj opinias ke tia evoluo de Usono al reakciaj teniĝoj estas rezulto de la fakto
ke tiu lando estas iompostiom perdante, favore al Ĉinio, la unuarangan pozi-
cion en la mondo kaj ne scias kiel reagi. Jen kroma afero kiun ĝenerale oni fine
decidas permilite. Sed se tiala milito inter potencoj apartenas al la estonteco, en
la nuntempo estas jam en Usono mem sociala interfrontiĝo de la reakciularo
kaj la progresistaro ariĝinta en tiu movado nomata «antifa». La atako de la
kron-viruso kaj la maniero kiel oni estas alfrontante ĝin en tiu lando povas pli-
intensigi la socialajn kontraŭdirojn.
Rilate al viruso mem, ŝajnas ke ĝi ankoraŭ dumlonge skurĝos la homaron. Ĝi
nur tre lante kaj malfacile estas kontrolata, kaj ne mankas ĝiaj reintensiĝoj en
lokoj kie jam oni pensis esti foriginta ĝin. Krome nun, kiam komenciĝas la
somero en la norda hemisfero, en la suda, kiel sciate, komenciĝas la vintro, kaj
ŝajnas ke la vintraj klimataj kondiĉoj favoras la disvastiĝon de la viruso. Tio
signifas ke en la landoj de la suda hemisfero, ĝenerale pli malriĉaj ol tiuj de la
norda, la epidemio povos esti pli mortiga. Oni diras ke la brazila prezidento
Jair M. Bolsonaro, ne emas dikti drastajn dispoziciojn por alfronti la epide-
mion. Eble oni vidos, dum la sekvaj monatoj, en tiuj sudaj terzonoj, pli dram-
ecajn scenojn ol tiuj kiuj frapis nin ĝis nun.
Jen neatendita estonteco trafis nian mondon, kaj granda demando-signo kovras
ĝian disvolvon.
5