Page 3 - heleco-97
P. 3

Pasis 11 monatoj ekde la apero de la antaŭa numero de ĉi tiu revuo.  En ties
            prezentado  ni  pritraktis  aspektojn  de  la  socia  situacio,  mondskale,  kiuj  tiam
            altiris nian atenton: la disvolviĝon de la pandemio de la kron-viruso, la inter-
            rasajn  kontraŭdirojn…  Meritas  atenton  la  evoluo  de  tiuj  problemoj  kaj  ties

            rilato kaj interagado kun aliaj elementoj de la problemaro de nia socio.
            La  pandemio  sekvis  sian  kurson.  Nuntempe,  kvankam  oni  disvolvis  kelkajn
            vakcinojn, daŭre mortas multaj personoj en la mondo pro tiu pesto, ĉefe en la

            ne-disvolviĝintaj landoj, ĉar tie ne eblas la amasa vakcinado kiun oni realigas
            en la riĉaj landoj, t. e. la popoloj de la ne-evoluintaj landoj, krom la pesto de la
            kron-viruso suferas ankaŭ, kaj ĉefe, la plej naŭzajn sekvojn de tiu pesto nomata

            «kapitalismo», la sociekonomia sistemo mondskale dominanta, kies nepra frukto
            estas la generado kaj senĉesa pligrandigado de malegaleco inter la homoj kaj
            socia ekonomia malekvilibro.

            Cetere, eĉ en la alte evoluinta mondo efikis la pandemio malaranĝante, metante
            ĥaoson en multajn aferojn. La sanec-servoj ne estis preparitaj por tiaspeca kriza
            cirkonstanco kaj tio estis kaŭzo de morto de multaj personoj kiuj ne povis ricevi
            la konvenan kuracan flegadon. Krome estis tre damaĝita la socia (kun)vivado

            en multaj aspektoj: la spektakloj, la sportaj, kulturaj, religiaj, festaj… renkont-
            iĝoj.  Ne  okazis  pasintjare,  kaj  eble  ankaŭ  ĉi-jare  ne  okazos  la  kongresoj  de
            Esperanto; ŝajnas ke ankaŭ la Olimpiaj Ludoj de la nuna jaro ne povos okazi…

            De  antaŭ  unu  jaro  estas  devige  kovri  la  vizaĝon  per  duon-masko  kiam  oni
            eliras for el la hejmo, kaj ŝajnas ke tio ankoraŭ daŭros dum iom da tempo. Oni
            konstatis  ke  kelkaj  unu-jaraj  infan(in)oj  kiuj  alkutimiĝis  vidi  personojn  kun
            vizaĝo kovrita per duon-masko eksentas timegon kiam vidas iun sen tiu aĵo.

            Kaj estas ankaŭ la malfavora efiko kiun la pandemio estas farante sur la eko-
            nomio,  la  produktiga  aparato,  tiel  en  la  riĉaj  kiel  en  la  malriĉaj  landoj.  Oni
            devas atenti pri la sekvoj kiuj rezultos el tiu ekonomia skuo kaj kiamaniere tio

            respeguliĝos en la politika realaĵo kaj la vivmaniero. Oni pensas ke pro eblaj
            ŝanĝoj rezultontaj el ĉio-ĉi, la pandemio estos kvazaŭ lim-ŝtono inter la epokoj
            antaŭ kaj post sia apero.

                                                               3
   1   2   3   4   5   6   7   8