Page 5 - heleco-97
P. 5
tiu de la 15-M, la feminismaj postuloj kaj tiuj,
kiuj, dum la regado de Rajoy, okazis kontraŭ
la korupto, la pliiĝo de senlaboreco, la re-
duktado de la publika sanec- kaj eduk-servo…
kaj dume kreskiĝas la ekstrem-dekstrara mo-
bilizado laŭ la formo de ultranaciismo, perfor-
to kontraŭ enmigrintoj, kontraŭ feminismo...
kaj ankaŭ kun neraciaj pozicioj kiel la rifuzo
de la pandemio de la kron-viruso kaj opozicio
al la rimedoj postulitaj por eviti la kontaĝon.
Nekredeble ekzistas eĉ movado kiu insistas nei
ke la tero estas ronda, kaj en tiu socia sfero el
kiu sin nutras sin la novfaŝismo, ekzistas eĉ
homoj, kiuj fanfaronas asertante ke ili neniam
legis unu libron. La homamaso kiu alsaltis la
Kapitolon en Vaŝingtono kontestante la balo-
tan rezulton de la prezidenteca elektado estis
konstituita el tiutipaj personoj.
Sendube ĉiam estis homoj kun tiaj reakciaj
ideoj, sed ili detenis sin esprimi ilin publike:
estis politike malĝuste fari tion. Sed post la
alveno de Donald Trump al la Blanka Domo,
tiuj homoj konstatis ke unu el ili eĉ povas
fariĝi prezidento de Usono. Ankaŭ estis la pre-
cedenco de la sukceso de Berlusconi en Italio.
Tiel, la neracio en politikaj kaj sociaj aferoj
iĝis laŭmoda, la ekstrem-dekstruloj sentis sin
denove protagonistoj de la Historio, kaj plen-
konvinkitaj ke nun tio politike ĝusta estas de-
postuli sian reakcian konceptadon de la socio,
ili pretas pasi al la ofensivo.
Ni konstatas ke tio estas okazante, sed ni
devas kuraĝi analizi ĝin, interpreti ĝin, ekscii
kial ĝi okazas. En ĉi tiu tasko, unua konsidero
estas memori la naturon de la faŝismaj mov-
adoj, la klasikajn faŝismojn de la Italio de
Mussolini, la Hitlera Germanio kaj la diversaj
imitantoj kiujn ili havis diversloke, kiel la frank-
ismon, kiun ni "ĝuis" en nia lando dum kvar
jardekoj. La faŝismoj de la pasinta jarcento
naskiĝis kiel burĝa reago kontraŭ la influo,
5