Page 7 - heleco-97
P. 7
jarcento, tio estas ĉar ili sentas sin tiom minac-
ataj kiom tiam. Ĝia malamiko hodiaŭ ne estas
iu komunista internacio aŭ ia ajn tipo je organ-
izita movado kun alternativa projekto por orga-
nizi la socion. La granda defio kiun devas al-
fronti la gvidantoj de la sistemo estas la kom-
plekseco de la propra sistemo kaj ĉi ties ne-
kapablo doni konvenan solvon al la problemoj
kiujn ĝi mem generas. Tio estas, la vera pro-
blemo de la kapitalista sistemo estas la realaĵo
kiun ĝi mem kreis.
La unua, kaj eble la ĉefa, kontraŭdiro de la
sistemo estas la sociekonomia malegaleco. La
realo montras ke kapitalismo neeviteble kaj sen-
ĉese kreas fortojn kaj kondiĉojn kiuj kontri-
buas ruinigi la propran sistemon kiu kreis ilin.
Konkrete tiu de la socia malegaleco generas
senĉesan malekvilibron kaj interfrontiĝon.
Oni kalkulas ke malsatas en la mondo pli ol
800 milionoj da homoj (unu el ĉiu 9 personoj),
kaj minacas la vivon de 50 milionoj da infanoj.
Tiu nombro iome malkreskis dum la lastaj ja-
roj, sed oni antaŭvidas ke en la jaro 2050 la
afero estos multe pli drameca pro la antaŭ-
vidata pligrandiĝo de la homa loĝantaro. La
klimataj ŝanĝoj estas alia el la ĉefaj kaŭzoj de
la problemo de subnutrado de milionoj da per-
sonoj. Notindas ke la situacio estas precipe pli
malbona en Sudameriko kaj plejparto el la afri-
kaj regionoj. Miliardoj da homoj vivas per mal-
pli ol unu eŭro tage. Ĉi tiu situacio en grandaj
areoj de la planedo kaj la armitaj konfliktoj en
multaj el ili generas amasan elmigradon de la
loĝantaro, kies efikojn ni ankaŭ vidas en nia
lando. La 1% de la mondaj riĉuloj amasigas
82% de la tutmonda riĉeco; fakte la 43 plej
riĉaj homoj en la mondo havas tiom da riĉeco
kiom la 3,8 miliardoj da plej malriĉaj homoj
sur la planedo; 115 homoj posedas pli da riĉ-
eco kaj ekonomia potenco ol tutaj landoj. Ni
ankaŭ nuntempe vidas la neegalan manieron,
7