Page 4 - heleco-97
P. 4

Sed  ĉar  oni  antaŭvidas  novtipan  estontecon,
                                                estas klare ke interesas koni aŭ esplori la natu-
                                                ron de tiu estonteco. Nu, kiamaniere ni povas
                                                fari tian esploradon? Ni devas atenti pri la t. n.

                                                «signoj de la tempoj» Kompreneble, la duon-
                                                maskoj pasos, sed ni devos adaptiĝi al mondo
                                                kiun estas preparante la super-regantoj aŭ mas-

                                                troj de la sistemo. Estas klare ke la interesoj de
                                                tiuj altranguloj ne estas la samaj kiel tiuj de la
                                                ordinaraj, vulgaraj homoj. Do, ĉi tiuj devas pri-

                                                studi, se ili (ni) kapablas, koni tion plej kon-
                                                venan kaj la manieron efiki por ties realigado.
                                                Ni ekzamenu, do, la signojn de la tempojn.

                                                La prezidenteca periodo de Donald Tramp ha-
                                                vis  groteskan  finon  indan  je  tio,  kio  estis  la
                                                tuta  daŭro  de  tiu  periodo.  Lia  politiko  kaj  la
                                                maniero efektivigi ĝin havis proprajn trajtojn,

                                                kiuj diferencigis ilin de tio, kion oni povis kon-
                                                sideri,  ĝis  nun,  normalan  en  tiu  tereno.  Plej
                                                grave estas konstati ke lia stilo havis, kaj ha-

                                                vas, imitantojn en aliaj lokoj, ĉefe en Eŭropo,
                                                kaj specife en nia lando. Ĉi tiu stilo, kiun iuj
                                                nomis "Trumpismo", efektive eniĝas en la for-
                                                moj de ekstrem-dekstrismo kaj novfaŝismo aper-

                                                intaj  en la  lastaj  jardekoj, kaj kiuj  estas karak-
                                                terizitaj per alta grado de konservativismo, kse-
                                                nofobio,  rasismo,  masklismo,  aporofobio,  ho-

                                                mofobio,  socia  manko  de  solidareco,  religia
                                                fundamentismo...
                                                Ĉi  tiuj  specoj  de  novfaŝismaj  partioj  kaj  or-

                                                ganizoj ekzistis en Eŭropo antaŭ la prezident-
                                                eca  periodo  de  Tramp,  sed  ili  ricevis  fortan
                                                akcelon pro la influo, kiun ĉio usona havis ĉiam

                                                sur nia kontinento. En nia lando, la rezulto de
                                                la lasta regiona balotado en Andaluzio (la 2-an
                                                de decembro de 2018) estis simptomo aŭ spe-
                                                gulbildo  de  la  ŝanĝo  okazanta  en  la  maniero

                                                percepti la politikon far konsiderinda parto el
                                                la  loĝantaro.  De  tiam  la  faŝisma  partio  VOX
                                                kreskis en politika influo ankaŭ en la cetero de

                                                Hispanio. Ege malpliiĝis popolaj mobilizoj kiel

                                                         4
   1   2   3   4   5   6   7   8   9