Page 6 - heleco-97
P. 6

kiun la Rusia Revolucio de 1917 kaj ĝia ko-
                                                 munisma  projekto  havis  en  la  industriigita
                                                 mondo. Tiusence povus ŝajni, ke post la rezul-
                                                 to  de  la  Malvarma  Milito,  fine  de  la  pasinta

                                                 jarcento, kun la venko de novliberala kapital-
                                                 ismo super komunismaj reĝimoj, la komunista
                                                 danĝero pasis, la kapitalismo aperis kiel la so-

                                                 la  ebla  ekonomia  modelo  kaj  tiel  do  ne  plu
                                                 estus necese mobilizi la faŝistajn fanatikulojn
                                                 kontraŭ la komunismo. Sed ni vidas ke denove

                                                 oni mobilizas tiajn neracian fortojn, sed kon-
                                                 traŭ kio?, kio estas okazante?
                                                 Se la faŝisma besto estas denove pretigata, ne

                                                 estas hazardo, devas esti serioza kialo por tio.
                                                 Ni memoru, ke sendepende de la neracieco aŭ
                                                 malklereco  de  la  mobilizata  personaro,  tiuj,
                                                 kiuj efektive gvidas la operacion, scias tre bo-

                                                 ne,  kion  ili  faras.  Temas  pri  la  superreganta
                                                 klaso; ĝia superregado kaj kontrolo de la ide-
                                                 ologia aparato de la sistemo (eduk-aparato kaj

                                                 inform-medioj)  atingas  la  miraklon  mobilizi
                                                 kontraŭ la interesoj de la ekspluatatoj ne mal-
                                                 multajn  ekspluatatojn,  ĉar  la  diferenco  inter
                                                 nura ekstrema dekstrismo kaj la faŝismo estas,

                                                 ke ĉi tiu sukcesas rekruti laboristojn kontraŭ la
                                                 interesoj  de  la  laborista  klaso,  virinojn  kon-
                                                 traŭ la postuloj de feminismo, junuloj kontraŭ

                                                 siaj propraj klasaj interesoj profite al siaj kla-
                                                 saj  malamikoj.  Temas  pri  tre  ellaborita  tek-
                                                 niko de propagando: la mastroj de la sistemo

                                                 disponas  je  psikologoj  kaj  sociologoj  (ankaŭ
                                                 filozofoj  kaj  teologoj)  kun  granda  scio  por
                                                 manipuli  la  mensojn  de  la  popolamasoj,  kaj

                                                 grandajn  teknikajn  rimedojn  (gazetaro,  kino,
                                                 televido...)  por  sukcesi  ke  multaj  homoj  for-
                                                 lasu sian legitiman lokon en la fronto de la Klas-
                                                 batalo pro influo de rasismaj, naciismaj, seks-

                                                 ismaj, ultra-religiaj pasiaj sentoj...
                                                 Nu, ni devas konkludi, ke se la superregantoj
                                                 de la sistemo denove uzas la strategiojn uzit-

                                                 ajn  en  la  20-aj  kaj  30-aj  jaroj  de  la  pasinta

                                                         6
   1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11