![]() | ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() |
Ksenofobio estas la malakcepto, timo aŭ malamo al fremdaj homoj aŭ al tio, kio estas perceptata kiel fremda aŭ nekonata (kulturo, lingvo, aspekto, kutimoj). Ĉi tiu sento povas esti influita de historiaj rivalecoj, sociaj problemoj dum ekonomiaj krizoj, kaj la edukado en la familia kaj socia medio de certaj etnoj kiuj serĉas plifortigi sian identecon kaj apartenon al sia grupo.
Sed ni devas distingi inter tio kio estis la radiko aŭ generanta kaŭzo de ksenofobio, kaj tio kio estas nuntempe ĝia oportunisma uzo en la kunteksto de la klasbatalo. La ksenofobio havas profundajn radikojn en la longa periodo antaŭ la apero de la agrikulturo, antaŭ proksimume 10.000 jaroj, kiam ĉasistoj-kolektistoj konkuris por limigitaj resursoj kiel manĝaĵo, akvo kaj ĉasejoj. Tiu ĉi konkurado neeviteble generis tribajn militojn, sed hodiaŭ la ksenofobio estas faktoro uzata en la klasbatalo.
Dum milionoj da jaroj, homaj grupoj dependis de kontrolado de specifaj teritorioj por pluvivi per ĉasado, fiŝkaptado kaj kolektado. La alveno de ekstera grupo estis perceptata kiel invado, agreso, kio ĝi vere estis, ĉar la enmigrintoj bezonis novan esencan teritorion. Ĉi tiu konstanta intergenta lukto por ekzistado implikis genocidon kaj la formorton de grupoj venkitaj en intertribaj militoj, dinamiko kiu daŭris ĝis la apero de agrikulturo.
La enkonduko de la agrikulturo estis malrapida procezo kaj ne samtempa ĉie. Kun la terkultivado aperis privata proprieto de produktiva tero, io, kio ne povis ekzisti inter ĉasistoj-kolektistoj. Tio kaŭzis diferencojn inter tiuj kiuj posedis teron kaj tiuj kiuj ne havis. Militoj ankaŭ spertis ŝanĝojn: ili ĉesis esti militoj de ekstermado kaj fariĝis konkeroj de teritorioj kaj servistoj. La venkitoj fariĝis sklavoj de la venkintoj kaj devis labori por ili. Tiel naskiĝis sociaj klasoj kaj klasbatalo.
En la nova kunteksto, ksenofobio perdis sian signifon, ĉar la vera malamiko de la subpremataj klasoj estas la subpremaj klasoj, ne la enmigrintoj. Tamen, ksenofobio restas grava politika komponento ĉar ĝi estas uzata de la superregantaj grupoj por deturni atenton de la realaj kaŭzoj de sociaj streĉitecoj, kiel ekonomiaj malegalecoj kaj novliberalaj politikoj. Stimuli malamon aŭ timon kontraŭ enmigrintoj kreas propekaĵon kaj malfortigas la kapablon por kolektiva agado de la laboristaj klasoj.
La reganta klaso kontrolas la amaskomunikilaron kaj la edukan sistemon, manipulante informojn kaj instruadon por teni la malĉefajn klasojn nekonsciaj pri sia situacio kaj malhelpi ilin pridubi la status quo. Ĉi tiu manipulado inkluzivas la demonigon de sociaj movadoj kaj la cenzuro de malsamopiniaj voĉoj, same kiel la mankon de kritika edukado, kiu malfaciligas identigi kaj defii subpremajn povajn strukturojn. Krome, ili instigas al fragmentiĝo kaj rivaleco inter malĉefaj grupoj por malhelpi unuigitan reziston.
Profiti la ksenofoban senton estas strategio uzata tra la historio de la reganta klaso por konservi kaj plifortigi ĝian kontrolon. Ĉi tiu taktiko profundigas sociajn dividojn kaj antaŭenigas maljustecon. Por kontraŭbatali ĝin, estas esence venki la radikojn de ksenofobio antaŭenigante solidarecon kaj egalecon inter ĉiuj homoj.