Page 138 - heleco-100
P. 138

de la politika sciencisto kaj profesoro Samuel P. Huntington pri la «Kolizio

      de civilizacioj» pruvas, ke la efektivigo de la tutmondiĝa plano ne estas tiel
      facila  kaj  laŭlinia  kiel  estis  planita.  Tio  estas,  vole  nevole,  daŭre  ekzistas

      interimperiistaj  kontraŭdiroj,  kvankam  nun  ili  prenas  la  formon  de  kon-
      frontiĝoj inter diversaj kulturoj kaj malproksimaj geografiaj areoj. Oni pri-
      konsideras teoriojn kiel la dekadenco de la usona supereco en la mondo kaj la

      armea konfrontiĝo de ĉi tiu potenco kun Ĉinio.

      Sed en ĉio ĉi, kun la ŝanĝo de la situacio kiun ĝi implicas, kian rolon ludas la
      novfaŝismaj  kaj  ksenofobaj  movadoj?  Ĉar  estas  evidenta  fakto  ke  ĉi  tiuj

      ekstremdekstraj  movadoj  prosperas  senĉese,  akirante  pli  kaj  pli  da  popola
      akcepto  kaj  parlamenta  reprezentado  en  eŭropaj  landoj,  dum  plifortiĝas  la

      ritmo de enmigrado, ĉefe de afrika deveno. Nu, la faŝismo kaj la ksenofobio
      plenumas  funkcion  en  la  servo  al  la  kapitalista  reganta  klaso  ĉu  ĉi  tiu
      sukcesus aŭ ne deturni militkonfliktojn. En situacio, kiel tiu antaŭvidita en la

      artikolo  de  marto  de  1997,  de  superado  de  la  danĝero  de  milito,  la  ultra-
      dekstraro  havas  la  mision,  kiu  estis  priskribita  en  tiu  teksto:  dividi  la

      submetitan loĝantaron surbaze de rasa, etna, religia, kultura... sentoj, favore
      al la plej granda profito por la reganta klaso. Sed en la okazo ke konkretiĝus
      iu milita konfrontiĝo, la funkcio de la (nov)-faŝismaj movadoj estas promocii

      la patriotismon de la dominataj klasoj, ankaŭ por la profito de la dominantoj.

      Tiu  ĉi  funkcio  aŭ  misio  de  la  ekstrem-dekstraraj  movadoj  estas  perfekte
      realigebla kondiĉe ke tiuj submetitoj restu malsaĝaj kaj ne havu konscion, aŭ

      eĉ ne scion, pri sia klasa intereso. La ideologia aparato de la sistemo kon-
      tribuas al la konservado de ĉi tiu stato de popola senkonscio. La ideologoj

      serve de la super-reganta sistemo sufiĉe dominas la psikologian kaj sociolo-
      gian sciencojn por scii ke la ksenofoba sento estas profunde enradikiĝinta en
      la homa specio. Ĝi estas same  antikva, aŭ eĉ pli, ol la specio mem.  Ni, la

      nunaj loĝantoj de la planedo estas la posteuloj rezultintaj el grandnombro da
      genocidoj kaj etnocidoj kiuj okazis sur la planedo dum pli ol miliono da jaroj

      konkurante por la rimedoj necesaj por viv-tenado.

      Ni sukcesos venki ĉi tiun fatalan destinon, se ni super-regos ĉi tiun arkaikan
      senton de nia specio, lernos ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj organizas la homan

      kunvivadon kaj la politikan kaj ekonomian administradon de la socio surbaze
      de tiu realo. Kaj ankaŭ se la premataj klasoj de la socio konsciiĝos, ke ilia
      liberiĝo  postulas  la  liberigon  de  la  tuta  homaro,  ne  la  submetiĝon  al  la

      subpremantoj.

                                                                                     Septembro de 2024

                                                         138
   133   134   135   136   137   138   139   140