Page 137 - heleco-100
P. 137
komunikado inter homoj de malsamaj nacioj kaj kulturoj. Tia solvo estas tre
danĝera por tiuj, kiuj eltiras profiton el nescio, miskompreno kaj divido de
inter homoj. Tial ĉiuj rimedoj de la sistemo kontraŭstaras la progreson de tiu
lingva solvo. La subpremantoj de la homaro ne bezonas iun internacian
lingvon. Ili povas pagi por la servoj de ĉiu-tipaj de tradukistoj. Ne estas ilia
alvokiĝo favori solvojn, kiuj enportas en si spiriton de kuniĝo kaj frateco
inter ĉiuj homoj antaŭ ĉiuj kulturaj, etnaj, religiaj… diferencoj.
Resume, la faŝismo de Le Pen kaj similaj estas unu plia el la kontroloj, kiujn
la monda imperiisma kapitalismo praktikas politike kaj ideologie super la
sen-defenda loĝantaro de la popoloj de la mondo, kaj plenumas, kune kun
aliaj rimedoj ekonomiaj, armeaj kaj ideologiaj, la funkcion je plutenado de la
submetitaj klasoj en la gradon je nescio kaj malunueco necesaj por ke ĉio
restu same favore al la unuiĝinta tutmonda super-reganta klaso.
Marto de 1.997
Nuntempe, en septembro de 2024, estas necese fari kelkajn precizigojn pri ĉi
tiu teksto de marto de 1997. Kvankam, ĝenerale, restas valida la skemo kiun
ĝi priskribas pri la rilato inter la sociaj klasoj kaj la funkcio, kiun ludas en tiu
rilato la ksenofoba faŝismo, oni devas rimarkigi ke la inter-imperiistaj
kontraŭdiroj ne estas tiel superitaj en la mondo kiel ĉi tiu artikolo prognozis.
Pruvo de tio estas la militoj kiuj okazas nuntempe kaj tiuj kiuj, laŭŝajne kaj
timinde, povos okazi.
En la artikolo oni priskribas ekonomian kaj politikan procezon, kiun oni
nomis “tutmondiĝo” kaj “globaliĝo”, kiu komencis konkretiĝi fine de la
pasinta jarcento kaj kiu havis la celon venki la inter-imperiistajn kontraŭ-
dirojn, kiuj estigis la du mondmilitojn kiuj estis tiel katastrofaj por la
stabileco de la kapitalista sistemo.
La menciita procezo konsistis el interligado de la interesoj de la burĝaroj de
la antaŭe antagonismaj kaj konkurantaj landoj. Tiu ĉi funkcio estis plenumita,
kaj daŭre estas plenumata, de la multnaciaj kompanioj. Sed ĉi tiu procezo,
kiel ĉiu alia, havas siajn soboj kaj sorojn, ĝi ne disvolviĝas konstante kaj
regule. La politiko ne estas scienco, des malpli ekzakta scienco, ĝi estas arto.
Ĝi estas difinita kiel: “la arto regi la homojn”. Verdire, por la dominantaj
klasoj, la politiko estas la arto malhelpi la homojn interveni en la aferoj kiuj
koncernas al ili, kaj lasi la demarŝadon de publikaj aferoj al tiuj klasoj.
Sed la polemikoj kiuj okazas de antaŭ pli ol du jardekoj en la politika,
ekonomia kaj akademia sferoj, en kiuj ludis gravan rolon, interalie, la teorioj
137