Page 135 - heleco-100
P. 135
kaj reakirante sian dominadon super ĉiuj popoloj de la mondo. Sed la ĉefa
afero estas, ke ili sciis starigi ekonomiajn strukturojn kapablajn eviti inter-
imperiistajn militojn kun ties sekva danĝero krei revoluciajn kondiĉojn.
En la nuna stato de la ekonomio ne ekzistas konfliktoj inter la diversaj naciaj
burĝaroj. La interesoj de la industriistoj de ĉiu lando estas organizitaj
tiamaniere ke ili ne povas esti damaĝitaj de alilandaj entreprenistoj sen tio ke
la sekvoj aŭtomate falos sur la iniciatintojn de la agreso mem. Tio estas
atingata kun libereco de investo en la monda merkato kaj la formado de
multnaciaj kompanioj en kiuj la investoj kaj interesoj de kapitalistaj grupoj
de multaj nacioj estas implikitaj. La sama produktad-procezo ne plu estas
ligata al naciecoj kaj povas esti distribuita tra la tuta planedo, ĉiam serĉante la
plej malmulte-kostan labor-forton. Ekonomiaj interesoj ne plu estos germanaj
aŭ usonaj aŭ anglaj, sed kuniĝos en tutmondaj konsorcioj kiuj administras la
komunajn kapitalismajn investojn de pluraj antaŭe malamikaj nacioj. La
sama komerca grupo povas kombini la kapitalon kaj influon de akciuloj el
pluraj landoj, germanaj, usonaj, japanaj bankoj kaj financaj entoj, kaj plie
kelkaj arabaj nafto-magnatoj, svedaj invest-fondusoj kaj hispanaj Opus Dei-
financistoj, ekzemple. Krome, la sama firmao povas havi siajn instalaĵojn kaj
centrojn je fabrikado kaj muntado disvastigite tra pluraj kontinentoj. Krome,
post la ruiniĝo de la socialisma bloko, la oportunistoj kiuj sukcesis akiri
ekonomian kaj politikan kontrolon de tiuj orienteŭropaj landoj aliĝis, ankaŭ
ili, al la klubo de mondaj ekspluatantoj kaj submetis sian propran popolon al
la grado je ekspluatado kongrua kun la loko kiun oni asignis al ili en la
ensemblo de la monda merkato.
Daŭre estas feroca lukto inter konkurantaj komercaj grupoj (kiel tiu nun okazanta
en nia lando rilate al cifereca televido), kaj el tiu ĉi lukto povas rezulti grandaj
venkintoj kaj grandaj perdantoj; oftas ankaŭ interkonsentoj por kunĝuo de la
pridisputata merkato. Sed ĉiukaze la konkurantoj estas multnaciaj, tio estas,
la venko de unu grupo super alia neniam estos la venko de unu lando super
alia. Tio malhelpas inter-imperiistajn militojn kaj liberigas la ekspluatantojn
el la rasisma-naciisma inklino. La grandaj kapitalistoj de la mondo ĉesas havi
kor-inklinon al tiu aŭ alia lando. Multaj el ili havas gepatrojn de malsamaj
naciecoj kaj ili mem naskiĝis en alia lando ol iliaj gepatroj kaj ili ankaŭ loĝas
en alia loko ol tiu kie ili naskiĝis, kaj havas amant(in)ojn el malsamaj rasoj,
same kiel eksedzinojn kaj gefiloj en diversaj landoj, tio estas, formiĝas ia
internacia kapitalisma klaso sen nacio kaj sen patrujo: tutmonda. Inter ĉi tiaj
homoj la rasisma idearo de iu Hitler ne plu havus ian sukceson.
135