Page 134 - heleco-100
P. 134
nur faŝismo “de malsupre”, tio estas, por la uzo kaj konsumado far la
malfeliĉaj homoj de la malsupraj tavoloj de la socio. Ni provu klarigi ĉi tion.
La germana naziismo, la itala faŝismo kaj la etaj faŝismoj kiaj la frankisma
falangismo de nia lando, eĉ se nur pro sia kontraŭ-komunismo, ĝuis, se ne la
simpation, jes ja la apogon de la superaj klasoj kaj ampleksaj burĝaj sektoroj,
kiuj timis la venkon de proletara socialisma revolucio.
Aliflanke, la rasisma-naciisma diskurso de Hitler, celante profiti la germanan
frustracion pro la perdo de la Unua Granda Milito, havis sufiĉe da allogo por
altiri la fervoron ne nur de la popolamasoj de la venkita lando sed ankaŭ, kaj
ĉefe, de la regantaj klasoj de tiu socio. Ja, la kondiĉoj de la Traktato de
Versajlo, truditaj de la venkintoj de la milito, signifis severan ekonomian
punon por la tuta germana socio, inkluzive de ĝiaj superaj klasoj. Tiuj
kondiĉoj inkludis la perdon de germanaj kolonioj kaj merkatoj, same kiel
teritorioj en Eŭropo, kaj la pagon de ekonomia kompenso kiuj tre damaĝis la
germanan ekonomion. Ĉi tiuj severaj dispozicioj logike kunigus ĉiujn sociajn
klasojn de la punita lando ĉirkaŭ ia “savanto”, kiu aperus, kaj estis la intereso
de la posedantaj klasoj subteni kaj plifortigi ultranaciismajn movadojn, kiuj
unuigus la tutan nacion kontraŭ la dominado efektivigita de la regantaj klasoj
de aliaj nacioj. Jen tio kion Lenin nomis “inter-imperiismaj kontraŭdiroj”.
En la evoluo-stato, kiun tiam havis la monda ekonomio, tio kio estus bona
por judaj aŭ anglosaksaj bankieroj estus malbona por germanaj financistoj,
kaj tio kio estus oportuna por la japana industria burĝaro damaĝus la
interesojn de la usona imperiismo. En tia kunteksto, malamo al ekster-
landanoj estis tuja sekvo de la konflikto de interesoj inter la diversaj burĝ-
klasoj de la mondo, kaj ĉi tiuj partoprenis kaj multe riskis en la militaj
konfliktoj, kaj spertis la rasisman kaj ksenofoban pasion.
La nuna situacio estas tre malsama. La regantaj klasoj de la diversaj landoj
komprenis ke ambaŭ mondmilitoj damaĝis la ensemblon de klaso mondskale:
el la Unua Milito rezultis la triumfo de proleta revolucio en Rusio kaj la posta
firmiĝo de komunista reĝimo. La Dua Mondmilito ebligis la starigon de
ampleksa bloko de socialismaj landoj en Eŭropo kapablaj subteni revoluciojn
en aliaj partoj de la terglobo: Ĉinio, Koreio, Kubo, Vjetnamio, Nikaragvo...
kaj kontribui al ruinigo de koloniaj imperioj per subteno de la luktoj por la
sendependeco de la afrikaj kaj aziaj popoloj, same kiel la subtenon al
gerilanoj kaj liberigaj movadoj en Latin-Ameriko.
Estas klare ke la super-regantoj de la mondo sciis superi tiujn malfavorajn
faktorojn, finante la Malvarman Militon laŭ maniero favora al siaj interesoj
134