Page 136 - heleco-100
P. 136
Ĉi tiaj mond-regantoj ne plu havas aŭ bezonas havi ksenofobajn, rasismajn
sentojn, sed al ili ankoraŭ interesas ke la dominataj klasoj de la mondo havu
ilin. Rasa malamo estas potenca ilo por eternigi dividon kaj malkonsenton
inter la ekspluatataj popoloj de la planedo. La internacia imperiista kapital-
ismo tre interesiĝas pri la libera cirkulado de kapitaloj kaj varoj en la
Ekonomia Eŭropa Komunumo kaj la monda merkato ĝenerale, sed ili tute ne
volas la liberan cirkuladon de laboristoj. Ili preferas meti kaj formeti
industriojn tien kie tio konvenus al ili, ĉiam serĉante la plej malmulte-kostajn
labor-merkatojn, sed ili ne interesiĝas pri la formado de internacia laborista
klaso, kiu konscius pri la klas-frateco de ĉiuj ekspluatatoj en la mondo kaj la
komuna intereso de ĉiuj proletoj de la tero super la naciaj, religiaj, lingvaj,
rasaj kaj kulturaj diferencoj.
Tial al la regantaj klasoj interesas la promocio de politikistoj kiel Le Pen,
gvidantoj de mez-kvalita faŝismo por la malfeliĉaj homoj kondamnitaj timi la
perdon de siaj laborpostenoj. Temas pri inspiro en la malsuperajn tavolojn de
la loĝantaro ian rasismon kaj malamon kontraŭ eksterlandanoj bazitan sur la
timo ke ĉi-tiuj forprenus ilian labor-lokon. Dume, en islamaj landoj estas
promociita alia formo de ksenofobio, ĉi-kaze de religi-tipa, la islama
fundamentismo, kun la sama celo starigi barojn, ĉi-kaze de religia, ideologia
aŭ kultura karaktero, por konservi disdividon inter la popoloj. La atakoj, kiuj
okazas en tiuj ĉi landoj kontraŭ la liberalaj sektoroj, en la kazo de Alĝerio, aŭ
kontraŭ la koptaj kristanoj kiel en Egiptio, havas inter siaj efikoj -kaj eble
inter siaj celoj- tiun de krei senton de malakcepto far la eŭropanoj facile
etendebla al la tuta islama loĝantaro, kio konsistigus alian formon de
ksenofobio kaj dividan faktoron, kiu rekondukus nin al la inter-religia
malamo de la tempo de la krucmilitoj. La ĉiaspecaj dividoj (etnaj, religiaj...)
kiuj markis la lastatempan jugoslavan konflikton estas spegulo de la tipo de
malamo kaj sentoj, kiujn la regantaj klasoj ŝatus starigi inter la popoloj de la
Tero por pli bone eternigi sian regadon.
Eĉ sen la politika venko de novfaŝismaj movadoj, la enorma potenco de la
transnaciaj entreprenoj sukcesas konservi gravan baron por ke persistu la
dividon de la parioj de la Tero: la lingva baro, tio estas, la faktoro de manko
de komunikado kiu konsistigas por la plimulto de la tutmonda loĝantaro la
lingvo-diverseco. De antaŭ iom pli ol jarcento, la lingva solvo ekzistas, ne
por nuligi la diversecon de lingvoj en la mondo, sed por transcendi ĝin.
Sendamaĝe por la tre respektindaj rajtoj de naciaj kaj etnaj lingvoj, la popoloj
bezonas ilon de internacia komunikado. Instrumento de kompreno kaj
136