Page 133 - heleco-100
P. 133
Ĉi tiu artikolo estis verkita kaj publikigita en marto de 1997. Per ĝi oni
faris interpretadon kiu implicis evoluo-prognozon de la tiama situacio.
Kiel kutime okazas, la disvolviĝo de la aferoj ne alĝustiĝis al la faritaj
prognozoj. La estonteco estas skribita nenia-loke. Tial iĝis necesa aldoni
fine de la tiama teksto iujn prikonsiderojn sub la lumo de la reala evoluo
de la situacio kaj la nuntempa stato de la pritraktitaj temoj.
La pliiĝo de la balotforto de la ultradekstra Nacia Fronto, gvidata de Le Pen,
.
okazinta lastatempe en Francio, denove altiras la atenton de la politikaj
medioj kaj la amaskomunikiloj pri la socia fenomeno de la pliiĝo de diversaj
formoj de faŝismo aŭ novfaŝismo, pri kiu abundas ekzemploj ankaŭ en
Germanujo kaj aliaj lokoj de nia kontinento, inter ili en Hispanio, precipe en
formo de atakoj kontraŭ eksterlandaj enmigrintoj. Kadre de tiu ĉi reviviĝo de
rasismaj teniĝoj oni povus inkluzivi ankaŭ la naciisman ekstremismon, kiu
evidentiĝis en la konfliktoj, ankoraŭ ne tute estingitaj, en kelkaj orienteŭropaj
landoj. Ankaŭ grandparte komparebla al tiuj sintenoj de maltoleremo estas la
fenomeno de islama fundamentismo kiu aperas kun virulento en multaj
islamaj landoj kaj la intergentaj konfliktoj kiuj okazas en kelkaj lokoj de
Afriko. La komuna eco de ĉiuj ĉi kazoj estas maltoleremo kaj malamo inter
homaj grupoj pro iaj diferencoj, ĉu rasaj, etnaj, religiaj aŭ kulturaj.
Tre ĝeneral-maniere, la termino “faŝismo” estas aplikata al ĉi tiu speco de
teniĝoj je ksenofobio kaj maltoleremo pro la fakto ke rasismo estis elstara
komponaĵo de la historiaj faŝismoj kiuj estis venkitaj en la Dua Mondmilito.
Tamen, kaj sen ignori la similecojn, kiuj efektive ekzistas inter ambaŭ
situacioj, ni estas devigataj fari pli rigoran analizon por konstati ke ekzistas
ankaŭ grandaj diferencoj inter la nazia kaj faŝisma movadoj gvidataj de
Hitler kaj Mussolini inter la du grandaj militoj kaj la fluoj de rasismo kaj
ksenofobio kiuj hodiaŭ furoras en grandajn areojn de nia mondo.
La ĉefa diferenco, kiun ni perceptas inter la klasika faŝismo kaj la nuna
novfaŝismo estas ke la unua tuŝis ĉiujn tavolojn de la socio egale, ĝi estis
faŝismo “de supre”, aŭ pli ĝuste, “de supre al malsupre”, dum la nuna estas
133