Page 4 - heleco-100
P. 4
E E En n ng g ga a aĝ ĝ ĝi i it t ta a aj j j a a al l l h h ho o om m ma a aj j j r r ra a aj j jt t to o oj j j, , , p p pu u ub b bl l li i ik k ka a aj j j
s s se e er r rv v vo o oj j j, , , d d de e ef f fe e en n nd d do o o d d de e e l l la a a p p pl l la a an n ne e ed d do o o k k ka a aj j j
c c ci i iv v vi i it t ta a an n na a a i i in n nf f fo o or r rm m ma a ad d do o o k k ka a aj j j e e ed d du u uk k ka a ad d do o o
José María Álvarez (Foro de Cristianos Gaspar García Laviana
la 20-an de junio 2024
En Hispanio la plej surpriza, signifa kaj oni povus aldoni “skandala” aspekto de ĉi tiu
balotado por la Eŭropa Parlamento estis la voĉdono donita al la ekstremdekstra kaj
agitanto Alvise Pérez, kiu enrompis en la Eŭropan Parlamenton kun ne malpli ol
tri seĝoj, apogita de 800.000 voĉdonoj, 4,58 elcento de la voĉdonoj de lia unua
kandidateco, kiuj estas fundamente liaj sekvantoj en sociaj retoj.
Ĉi tiu fakto estas maltrankviliga pro pluraj kialoj: pro la hom-tipo de tiu lidero. Lia
famo kreskis per Telegram kaj X (antaŭe Twitter), kie li kolektis pli ol duonmilionon
da adeptoj, malgraŭ tio ke la enhavo, kiun li disvastigas, estas ofte klasifikita kiel
trompoj. Tio kaŭzis la nedifinitan ĉesigon de lia agado en X kaj pluraj personoj
denuncis lin antaŭ la tribunaloj, kiuj foje kondamnas lin kaj alifoje absolvas lin.
Nun, lia kvalifiko kiel eŭropa deputito plimalfaciligos la denuncojn kontraŭ li.
Alvise zorgigas ankaŭ pro la ideoj kiujn li agitis por provoki aliĝon al li, ĉar lia parolado
estis kontraŭ-enmigrado, kontraŭ-feminista kaj kontraŭ la demokratia sistemo, kio
kvalifikas lin kiel kontraŭa al fundamentaj homaj rajtoj. Maltrankviligas ankaŭ la
voĉdon-kvanto kiun li atingis kaj la aĝo de liaj sekvantoj: ŝajnas ke plimulto el ili
estis viroj kaj junuloj, inter 18 kaj 30 jaraĝo, kaj kelkaj estis mezaĝaj.
La kresko de la ekstrema dekstraro maltrankviligas ĉiun ajn demokraton, ĉar tio
endanĝerigas celojn jam atingitajn, kaj ankaŭ celoj kiuj estis konsiderataj prioritataj
por la estonteco: pli da atento al la publikaj servoj, klimata ŝanĝo, utiligo aŭ pli granda
uzo de renovigeblaj energioj, ktp. Evidentas la priklimata neismo en tiuj ĉi
formacioj, same kiel ilia anarki-kapitalismo aŭ ilia naciismo, kiun ili ne kaŝas
dezirante meti finon al la Eŭropa Unio...
Alia tre zorgiga fakto estis la sindeteno tra la tuta U. E. En nia lando, kie ĝi estis nek la
plej nek la malplej granda, ĝia elcento estis 50,78. Grava fakto, kiun oni devas konsideri
en ĉi tiu analizo: “La areoj de plej granda ekonomia ekskludo koincidas kun tiuj de
malplej politika partopreno. Ĉi tiu koncentriĝo de malriĉeco kreas nigrajn truojn de
demokratio kiuj ne mobiliziĝos en iu ajn balot-kampanjo”, klarigas la politika scienc-
isto Braulio Gómez, unu el la ĉefaj fakuloj de la lando pri partopreno kaj ekskludo.
La kapto de voĉoj estas detektita en marĝenaj kvartaloj, altiritaj de la popolistaj
promesoj kiuj proponas tion kion ili evidente ne povas doni.
Sed evidentas ke tiom alta procento je sindeteno ne nur estas nutrita de homoj kiuj vivas
pli-malpli en ekonomia kaj kultura marĝeniĝo, sed ankaŭ ekzistas en ĉiuj sekcioj kaj
4