Page 5 - heleco-100
P. 5
kategorioj da civitanoj. Estas iuj kiuj seniluziiĝis pri politikistoj kaj ĉion resumas per
“ĉiuj ili estas same”; estas tiuj, kiuj ignoras ĉiujn kolektivajn problemojn esperante ke
aliaj solvos ilin; estas tiuj, kiuj nur okupiĝas pri la aferoj kiuj rilatas nur al ili… Kaj
multaj aliaj pozicioj, ĉiuj validaj por ĉiu persono, sed kiuj malmulte rilatas al la komuna
bono, por kies atingo devus engaĝiĝi ĉiuj ni.
Evidentas ke estas ĝenerala bezono de informo, kiu devas esti farita laŭ ĉiuj eblaj
manieroj, sen forgesi tiun kiu estas farata surstrate kaj per buŝo por ke ĝi atingu
tiujn, kiuj plej bezonas aŭdi ĝustan analizon de la socia kaj politika realo por
motivi la partoprenon kaj poste iri voĉdoni por tiuj, kiuj atingus sian fidon por ke
ili defendu siajn individuajn kaj kolektivajn interesojn.
Eduki pri vidado, krei kritikan sintenon estas absolute esenca por ne esti trompita de
tiom da demagogio kaj tiom da malmodesteco en la disvastigo de malveraĵoj. Krome,
ili informas nin pri tio kion ili volas kaj kiel ili volas. Ni vidas tion tuj kiam ni legas
aŭ aŭskultas la plejmulton de komentistoj en televido kaj radio, kiuj ofte proponas al
ni partiajn analizojn, kondiĉigitajn de la ideologio de la amaskomunikiloj por kiuj ili
laboras. Al tio ni devas aldoni la mensogojn kiuj estas intence disvastigitaj por
trompi nin aŭ por ĝeneraligi la dubon.
Krom esti bone informitaj kaj kvalifikita por analizi, vidi kaj pli bone kompreni la so-
cian realon, oni devas ankaŭ eduki pri farado disde civitana partopreno en najbaraj, kul-
turaj, solidarecaj asocioj..., ekde aferoj tiel simplaj kiel iri voĉdoni. En la U. E., la politik-
istoj, kiujn ni voĉdonas, faras leĝojn kiuj efikos sur ni, ili rikoltas monon kiun ili poste
disdonos kaj ne estas same ĉu unu aŭ alia estas leĝdonantoj kaj demarŝantoj, ĉar iliaj
ideologioj kaj la programoj kiujn ili defendas por la U. E. distingas kaj kondiĉas ilin.
Estas klare por ĉiuj ni tio kion ni devas postuli de la politikistoj: la defendon de la fun-
damentaj rajtoj de la homoj, kiujn ĝuste kiel mi diris antaŭe, ne respektas tiuj kiuj
estas ksenofobaj, homofobaj, mizoginoj, rasistaj... Ni devas peti maksimuman atenton
pri la publikaj servoj: ke ili ekzistu, ke ili bone funkciu kaj ke ĉiuj povu ĝui ilin;
ke ili zorgu pri nia Komuna Hejmo, la planedo kie ni loĝas, por ke povu vivi ĉiuj
kiuj estas en ĝi kaj tiuj kiuj venos al ĝi estonte.
Tiuj kiuj plej bone devas kompreni la priekologian taskon estas la terkulturistoj, kamp-
aranoj, fiŝkaptistoj..., ĉiuj kiuj vivas el la tero kaj el la maro, ĉar ili estas la ĉefaj admi-
nistrantoj de la natura riĉaĵo kiun ni havas. Ni konstatis kiel iuj politikistoj turnis
multajn el ĉi tiuj grupoj kontraŭ la protekto de klimata ŝanĝo kaj la prizorgado de la
naturo. Ili pravas dirante ke tio devas esti sendamaĝe de la justa pago por la laboro per
justaj prezoj por tio kion ili produktas, ofte distorditaj de perantoj kiuj ŝajne estas tiuj
kiuj forportas la plej grandan parton el la valoro de tio kion produktas la terkulturistoj.
La diferenco inter tio kion ĉi tiuj produktantoj ricevas kaj tio kion ni pagas en la
vendejo estas konfuziga. Tiuj kiuj reguligas la tutan ekonomian mekanismon estas la
politikistoj voĉdonitaj de la loĝantaro kaj en tre grava mezuro tiuj de Eŭropa Unio faras
tion. Ĉi tiuj estas aferoj en kiuj ni ĉiuj estas implikitaj kaj kiun ni ne povas mal-
atenti sen damaĝi ĉiujn. Ni devas postuli bonan traktadon de la tero kaj de la produktoj
kiujn ni eltiras el ĝi, sed ni ĉiuj devas pagi la koncernan kromkoston.
5