Page 7 - heleco-100
P. 7
rimedojn kaj puĉon kontraŭ Venezuelo,
la militaventuron de la NATO, la es-
kaladon de provokoj kontraŭ Ĉinio kaj
la politikan genocidon de la israela
reĝimo kontraŭ Palestino, tiel vicigante
argentinan eksteran politikon kun tiu
de Usono.
Milei, la outsider de la politiko, kiu kaptis
la povon en Argentino danke al kampan-
joj de fake news en sociaj retoj kaj la kun-
laboro de la ĉefaj argentinaj televid-
programoj, estas apologiisto de la Aŭstria
Skolo, kiu degradis la politikon al ne-
suspektitaj niveloj; tiele ke malriĉeco en
Argentino pliiĝis 7,2 poentojn en la lasta
sesmonato kaj jam atingas 48,9%. Simila
procento estis tio kio igis ke Menem
foriru en 1999. Tio, kion la idolo de
Javier Milei rompis en 10 jaroj, li faris
dum nur 5 monatoj.
La populareco de Milei dronas, ĉar la
argentina prezidento mem koliziis kun si
mem kaj tial li ĉiam pli fidas je subprem-
ado al tiuj kiuj levas la voĉon kontraŭ la
ĉensegilo de la morto. Milei perdas unu
poenton je populareco kaj subteno ĉiu-
tage en socio kiu asertas ke neniam ĝi
spertis tian grandegan malsukceson. La
argentina loĝantaro ŝajnas komenci vek-
iĝi kaj eble la falo de Milei ne estas tiel
malproksima kiel tio povus ŝajni antaŭ
monato. Por atingi tion, estos esence por
la argentina socio daŭre vibrigi la stratojn
kontraŭ tiuj kiuj celas detrui la ŝtaton kaj
do kondamni laboristojn al la plej ab-
soluta mizero. Kiel diras la Patrinoj de
la Placo de Majo: Eĉ ne unu paŝon mal-
antaŭen!
7