Page 6 - heleco-100
P. 6
la 21-an de junio 2024
La malriĉeco en Argentino pliiĝis 7,2 poentojn en la lasta ses-
monato kaj nun atingas 48,9%. Al la standardisto de la nov-
liberalismo jam oni faris du ĝeneralajn strikojn.
Tuj post kiam li iĝis prezidanto de Argentino, Javier Milei startigis sian ĉen-
segilon de rabado, alĝustigo kaj subpremo, kaŭzante, inter aliaj problemoj,
grandegan recesion kiu estis pligravigita de liaj mezuroj de tranĉoj kaj ekono-
miaj premoj kiuj igis ke la aĉetpovo kaj la la minimuma salajro de argentinanoj
malpliiĝu je triono (34,1%) ekde kiam li alprenis la prezidantecon.
Falis ankaŭ la amasa konsumo, kun la kvara sinsekva falo okazanta en marto,
precipe en bazaj produktoj kiel viando aŭ lakto.
La ĉampiono de novliberalismo kaj ekstrema dekstraro jam estas antaŭ la dua ĝene-
rala striko kontraŭ li en ĉi lastaj 4 monatoj. Tio okazis la 5-an de majo kaj estis gvid-
ata de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (CGT), la du Laboristaj Sindikatoj de
Argentino (CTA), kaj la grupo de sindikatoj kiuj ilin formas. Unu el la ĉefaj kaŭzoj
de la striko estis la malakcepto de la tiel nomata Leĝo de Bazoj kaj Deirpunktoj
por la Libereco de Argentinanoj, konata kiel Omnibus-Leĝo aŭ Bazoj-Leĝo, kiu
estis lastatempe aprobita en la Ĉambro de Deputitoj kaj estas pridebatata en la
Senato. Per unu el liaj artikoloj pri la reformo de laborkondiĉoj, li instigas al
“nigra” dungado. Ni parolas pri Leĝo, kiu celas rekte nei la rajton manifesti,
pruvante, denove, ke registaroj kiuj servas al la oligarkio timas la popolan
respondon al siaj politikoj kaj pro tio ili preparas subpremon.
Kaj ĉio ĉi dum Milei faris sian turneon al la aranĝo organizita de VOX la 18-an
kaj 19-an de majo en Madrido kaj kiu kunvenigas internaciajn ekstremdekstrajn
gvidantojn en la kongreso “Europa Viva 24” nur semajnojn antaŭ la balotado
por la Eŭropa Parlamento. Batalema ago kiu estos pagita per la poŝoj de ĉiuj
argentinanoj, evidentigante ke la alĝustigoj kaj tranĉoj faritaj de la “ĉensegilo”
Milei validas nur por la laborista klaso kaj la argentinaj popolaj klasoj, en klara
ekzerco de cinikismo kaj hipokriteco de tiuj, kiuj en la balotkampanjo promesis
meti finon al ĉiuj superfluaj elspezoj en la lando.
Okazas ke Milei, same kiel liaj ekstrem-dekstraj eŭropaj kolegoj, subtenas la daŭ-
ron de la genocida blokado kontraŭ Kubo, la kontraŭleĝajn kaj unuflankajn trudajn
6