Page 8 - heleco-100
P. 8

La senracieco de tiom da mortoj en Palestinio, post tiuj okazintaj en Israelo, kaj tiuj
      kiuj  okazas  en  la  milito  en  Ukrainio  kaj  en  aliaj  militoj  en  la  mondo,  laŭvorte

      detruas nin ĉiujn, kiuj estas sentemaj al homa doloro. Krome, la nuna sufero devas
      aldoniĝi al tiu, kiun ni jam havis pro ĉiuj aliaj perfortoj kiuj doloris nin ĉiutage, inter
      kiuj elstaras pro sia multenombro la morto de ĉiuj kiuj serĉas novajn horizontojn en

      aliaj landoj kaj falas survoje aŭ en la akvoj de la maroj kiuj ĉirkaŭas nin. Ni devas
      ne lasi senmencie kaj senkondamne la seksisman perforton, ĉefe kiam la viktimoj
      estas infanaĝaj.


      La espero marŝi al pli bona estonteco ŝanceliĝas, ĉar ni ne povas ĉesi pensi ke la per-
      forto ĉiam manifestiĝas spirale. Estas multaj tiuj kiuj vane petas ke haltu tiom da ho-
      roro. Ankaŭ la papo Francisko unuiĝis al tiuj voĉoj petante tion nome de Dio, sed liaj

      vortoj estas sufokataj de la fiero aŭ ambicio de la potenculoj kaj restas senutilaj.

      Ni aldoniĝas al la krio de tiuj kiuj ĉiam defendis la pacon. Antaŭ ĉio, ni, ekde nia
      preskaŭ nula graveco, daŭre diras NE al tio ke tiom da homoj estas mortigitaj aŭ

      vunditaj,  NE  al  tiom  da  detruitaj  hejmoj,  NE  al  rifuĝejoj  kaj  delokigoj  al  aliaj
      landoj,  NE  al  ĉiuj  militoj,  NE  eĉ  al  la  ekzisto  mem  de  armiloj,  kaj  ofensivaj  kaj
      defensivaj, NE al ĉiuj militestroj,  NE  al  tiuj  kiuj  riĉiĝas  per  ili,  NE  al tiuj  kiuj
      sekrete tiel kruele manipulas la fadenojn de nia historio, senzorge pri la homa

      sufero. NE al ajna perforto.

      Ni ne eniros en la politikajn problemojn, ĉiuj tre kompleksaj kaj eble malfacile solv-
      eblaj. Tio, kion ni ja volas estas reaserti la rajton kiun ni ĉiuj havas vivi en paco kaj

      diri ke la konfliktoj ĉiam devas esti solvataj per dialogo inter la implikitoj. Tial, ni ne
      pensas ke la plej bona solvo por la estonteco de landoj de la tuta mondo, Eŭropa
      Unio  kaj  Hispanio  estus  pliigi  elspezojn  por  krei  pli  potencajn  armeojn.  Kio

      devas esti plifortigata estas ia leĝaro kiu protektu pacon kaj organizojn agnosk-
      itajn de ĉiuj, kiuj devigu plenumi ĝin en la tuta mondo.

      Ni bedaŭrus se pravus tiu aserto ke inter la perdantoj de ĉi tiuj militoj estos la

      ekologia kaj socia transiro, kiu estis ĉe la avangardo de la tagordo de la Eŭropa
      Unio, tranĉante la elspezojn ĉi tie por dediĉi ĝin armi nin. Ni kredas, ke prizorgi
      la homojn kaj la naturon kaj ripari la damaĝojn kaŭzitajn al ili estas pli urĝe kaj

      necese ol la militaj elspezoj.

                                                         Majo de 2024
                                                         Foro de cristianos Gaspar García Laviana

                                                          8
   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13