Page 9 - heleco-100
P. 9

Nia ĉeftemo
               N Ni ia a   ĉ ĉe ef ft te em mo o
































          Jen la 100-a numero de Heleco. Nia revuo de Astura Esperanta Asocio sufiĉe
          evoluis ekde ĝia apero en julio de 1976. Laŭlonge de la sinsekvaj etapoj de ĝia

          eldonado ŝanĝiĝis la nombro da ĝiaj paĝoj, la ofteco de ĝia apero, la pritemataj
          aferoj… La lastaj numeroj de la revuo aperas unufoje en la jaro, estas pli ol cent-

          paĝaj  kaj  ĝia  enhavo  rilatas  al  iu  konkreta  temo.  Ĉiu  revua  numero  havas  sian
          specifan  ĉeftemon,  ĝenerale  en  rilato  kun  iu  ajn  persono  aŭ  afero  kies  centjaro
          koincidas kun la eldono de la revua numero. Tiele, interalie, ni dediĉis nian atenton

          al la Franca Revolucio en ties dujarcenta datreveno, al la Unua MondMilito en la
          centjaro de ties komenciĝo, al la propra centjaro de nia E-Asocio…
          Por ĉi tiu jaro 2024 ni povis elekti inter ampleksa aro da eblaj temoj pli malpli

          interesaj: estas la 750-jariĝo de la morto de la teologo Sankta Tomaso de Akvino,
          la 50-jariĝo de la rezigno de Richard Nixon al la usona prezidanteco kaj la morto de
          la  politikisto  U  Thant,  la  150-jariĝo  de  la  naskiĝo  de  Winston  Churchill…  Fine

          altiris nian atenton la fakto que 2024 estas ankaŭ la jarcenta datreveno de la morto
          de Lenino, Vladímir Ilích Uliánov (Владимир Ильич Ульянов en la rusa lingvo),
          fam-konata per lia kromnomo: Lenin. Kio efikis sur nia decido? Unue surprizis nin la

          fakto ke pri Lenino ekzistas senkompare multe pli granda dokumentaro ol pri ĉiuj
          aliaj menciitaj temoj. Kaj ne nur tio, estas ankaŭ la fakto ke tiom abunda inform-
          materialo konstituas kontraŭfrontiĝon inter simpatiantoj, admirantoj de Lenino unu-

          flanke, kontraŭ abomenantoj, misfamigantoj de tiu persono aliflanke.
          Pli atenta rigardo helpas nin konstati ke la aprobo kaj abomeno al Lenino rilatas

          ne tiom al lia persono sed, kompreneble, al lia agado, sed ĉefe al la ideo, la celo,
          kiu inspiris tiun agadon, t. e. la Komunismo. Temas, do, pri kontraŭstaro, polemiko,
          inter la partianoj kaj la malamikoj de ideo, pli ĝuste, idealo. Ŝajnas ke tiu ide(al)o
          tre vekis simpation en iuj homoj kaj rifuzon en aliaj laŭlonge de la historio.

                                                              9
   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14