Page 3 - heleco-101
P. 3
Tiu ĉi numero de
Kiel sciate de niaj kutimaj legantoj, ĉiu numero de Heleco estas dediĉata al iu
konkreta temo, tio estas, plejparto el ĝiaj materialoj estas en rilato kun la elektita
afero. En tiu linio, estis eldonitaj de ni Heleco-numeroj pritraktantaj la Francan
Revolucion, la centjaron de Esperanto, la centjaron de la morto de Lenino, la
Duan Mondmiliton, la koruptadon en Hispanio… Do, kompreneblas ke la unua
tasko por la elaborado de ĉiu numero estas, ĝuste, la elektado de ĝia ĉeftemo.
Ĉi-foje venis al ni jena prikonsidero: inter tiom diversa temaro al kiu ni dediĉis nian
atenton, mankas pritrakto pri la homo al kiu oni dediĉis pli da librojn kaj ĉiutipajn
verkojn: Jesuo de Nazareto, ĝenerale konata kiel Jesuo Kristo. La temo de lia
vivo, instruo kaj influo estas tre grava, precipe en ĉi tiu momento, kiam la regiono
de la tero de Israelo estas en centra fokuso pro grava milita konflikto, kiu alvokas
profundajn pripensadon pri la religiaj, kulturaj kaj politikaj faktoroj en la regiono.
Nu, ni decidis entrepreni ampleksan raporton pri unu el la plej gravaj kaj influaj
figuroj en la homa historio: Jesuo de Nazareto. Tamen, baldaŭ ni konstatis, ke la
komplekseco de la temo postulas pli profundan kaj detalan pritraktadon ol tion,
kion ebligas ununura numero de nia revuo. Pro tio, ni decidis dividi nian esploron
en serion de tri numeroj. Tiucele, la nuna numero servas kiel la unua parto de ĉi
tiu granda entrepreno kaj pritemas la antaŭaĵojn de la afero.
Por vere kompreni la vivon, la rolon, kaj la instruon de Jesuo, estas nepre necese scii
meti lin en la kuntekston de la juda tradicio, kiu antaŭis lin. La Biblio, specife la
Malnova Testamento, estas la ŝlosila teksto, kiu formas la historian kaj religian fonon;
sen kompreno de la profetoj, la leĝoj, kaj la promesoj de la Malnova Testamento,
la figuro de Jesuo restas nekompleta.
Tial, ĉi tiu numero de Heleco estas esence raporto pri la Malnova Testamento. Ni
esploras la fundamentajn rakontojn, la ĉefajn figurojn, kaj la teologiajn konceptojn,
kiuj formis la judan mondon en la epoko de Jesuo. Por plue riĉigi nian historian
komprenon, ni aldonis informon el la verkoj de Flavio Jozefo. Tiu rom-juda historiisto,
kiu vivis en la unua jarcento, provizas valorajn eksterbibliajn detalojn pri la tiama
socio, la politikaj streĉoj, kaj la diversaj religiaj grupoj, kiel ekzemple la fariseoj
kaj sadukeoj. Liaj verkoj helpas nin konstrui pli solidan kaj multflankan historian
bildon de la kunteksto, en kiu Jesuo vivis kaj agis.
Ni esperas ke ĉi tiu serio helpos al nia legantaro pli profunde kompreni la signifon
de Jesuo de Nazareto, ne nur kiel religia figuro, sed ankaŭ kiel grava figuro en la
historio de la homaro, en momento kiam la regiono de Israelo, kaj aliaj lokoj en la
mondo, troviĝas en gravaj militaj konfliktoj, kiuj emfazas la bezonon de kompreno,
dialogo kaj paco inter la popoloj, kulturoj kaj religioj.
3

