Page 5 - heleco-101
P. 5
faktoro, la ĉefa kialo kuŝas en la geopolitikaj kaj ekonomiaj interesoj de Eŭropo kiuj
estas subriske en tiuj konfliktoj. En la kazo de Ukrainio, la ekspansio de la NATO
orienten estis ĉefa punkto de konflikto por Rusio, kiu perceptis tiun politikon kiel mi-
nacon al sia sekureco. Tamen, la ĉefa motivado de la okcidenta politiko iras pli for ol
defendo, inkluzivante aliron kaj kontrolon de la vastaj agrikulturaj kaj strategiaj rime-
doj de Ukrainio, same kiel la gravecon de Ukrainio kiel ĉefa vojo por la gasduktoj kiuj
konektas Rusion kun Eŭropo. Tiu milito malkaŝis kontrastojn de interesoj inter Usono
kaj ĝiaj eŭropaj aliancanoj. Dum por multaj en la Eŭropa Unio la senkondiĉa subteno
al Ukrainio estas esenca, eĉ se tio signifas daŭrigon de la konflikto, la usona politiko
(ĉefe sub nuna prezidanteco de Donald Trump) povus celi interkomprenon kun Rusio
por pli rapida aliro al la ukrainaj rimedoj.
Ĉi tiu diverĝo manifestiĝas ankaŭ en la komerca kampo, kie Usono estas adoptanta
klare protektisman sintenon, intensigante siajn doganajn politikojn sub la principo de
“efika reciprokeco”. Ekde la reveno de Donald Trump al la prezidanteco, aldoniĝis kro-
maj doganaj tarifoj inter 10% kaj 25% al produktoj el landoj kiel Ĉinio, Meksiko, Ka-
nado kaj la Eŭropa Unio, kun la argumento protekti la nacian industrion kaj garantii
la ekonomian sekurecon de la lando. Tiuj dispozicioj kaŭzis diplomatian streĉit-
econ kaj reciprokajn reagojn de la trafitaj landoj, kiuj emas trudi siajn proprajn doga-
najn tarifojn al kelkaj usonaj produktoj.
Paralele, Vaŝingtono ekzercis fortan premon sur siaj aliancanoj, ĉefe en la kadro de la
NATO, por ke ili signife pliigu sian elspezon por defendo. En la pintkunveno de Hago
en junio 2025, Usono sukcesis ke la 32 membrolandoj konsentu altigi sian militan in-
veston ĝis 5% de la jara MEP por la jaro 2035, cifero kiu ege superas la antaŭan 2%-
kompromison establitan en 2014. Ĉi tiu postulo inkluzivas ne nur rektan elspezon por
armilaro, sed ankaŭ por kritika infrastrukturo, cibersekureco kaj fortigo de la milita
industrio. Kelkaj landoj, kiel Hispanio kaj Belgio, esprimis rezervojn rilate al tiu kres-
ko, dum aliaj, kiel Polujo kaj la baltaj ŝtatoj, jam superis tiun sojlon.
Ĉi tiu politiko —komerca protektismo kaj milita premo— montras usonan strategion
direktitan al firmigo de ĝia ekonomia kaj geopolitika dominado, eĉ koste de ofendi
siajn tradiciajn aliancanojn, kiujn la usona imperio traktas kiel vasalajn regnojn. La
aĉeto de usona armilaro fare de la aliancanoj ne nur fortigas la usonan milit-
industrion, sed ankaŭ plifirmigas ĝian strategian influon en gravegaj regionoj kiel
Eŭropo, Azio-Pacifiko kaj Mezoriento.
Similaj streĉitecoj prezentiĝas pri Gazao. La israela-palestina konfrontiĝo, historie
centrita en la manko de reciproka agnosko, akiris novan strategian dimension kun
la malkovro de granda subtera gasrezervo en la orienta Mediteraneo, proksime de
Gazao. Tiu trovaĵo draste altigas la strategian valoron de la regiono. Por Israelo,
kiu jam ekspluatas siajn proprajn gaskampojn (kiel Tamar kaj Leviathan), tio
fortigas ĝian ekonomian kaj energian pozicion. Por Palestino, kaj specife Gazao,
rimedo de tia graveco povus reprezenti vivgravan ŝancon por ekonomia disvolviĝo
se oni atingus justan interkonsenton pri ĝia ekspluato.
5

