Page 4 - heleco-101
P. 4
La tutmonda geopolitika panoramo estas redifinata. Post la unupolusa epoko dominita
de Usono, la progreso de potencoj kiel Ĉinio, Hindio kaj Brazilo markas klaran trans-
iron al multpolusa sistemo. Tiu rearanĝo ne nur implicas redistribuon de ekonomia kaj
milita potenco, sed ankaŭ rearanĝas aliancojn, intensigas regionajn streĉitecojn kaj
formas strategiajn interesojn mond-skale. Ĉinio, precipe, firmigis sian influon en Azio-
Pacifiko, Afriko kaj Latin-Ameriko per amasaj investoj, komercaj interakordoj kaj tekno-
logia ekspansio kiu jam rivalas kun Okcidento. Ĝia iniciato pri la Koridoro kaj Ter-
ponto teksis vastan reton de infrastrukturoj kiu konektas pli ol 60 landojn, kaj ĝia pro-
greso en Artefarita Inteligento, telekomunikado kaj defendo kaŭzis konsiderindan mal-
trankvilon en Vaŝingtono. La disputo pri Tajvano, kie Ĉinio postulas suverenecon kaj
Usono subtenas la insulon milite, iĝis punkto de diskordo kiu povus eskaladi al rekta
konfronto. Dume, la lukto por regado de la Hinda-Pacifika regiono, esenca por mara
komerco kaj energia sekureco, intensigas la streĉitecojn en areo strategie tre grava.
Samtempe, la klimata krizo staras kiel malstabiliga faktoro tutmonde. La kresko de eks-
tremaj fenomenoj, dezertiĝo kaj akvo-manko kaŭzis amasajn delokigojn, konfliktojn
pro rimedoj kaj kreskantan premon sur politikaj sistemoj. Laŭ la Alta Komisiito de Unuiĝ-
intaj Nacioj por Rifuĝintoj, pli ol 95 milionoj da homoj estas delokigitaj pro kaŭzoj lig-
itaj al konfliktoj kaj klimataj katastrofoj. La streĉo inter evoluintaj kaj evoluantaj landoj,
rilate al historiaj respondecoj kaj la financado de la energia transiro, eĉ pli komplikas
internacian kunlaboron, malfaciligante la serĉon por komunaj solvoj.
La tutmonda scenejo markita estas ankaŭ de armitaj konfliktoj je granda skalo kaj kom-
plekseco. La invado de Rusio al Ukrainio, komencita en februaro 2022, kaŭzis huma-
nitaran krizon senprecedencan en Eŭropo, redifinante aliancojn en la kontinento, kun
milionoj da delokigitoj kaj ekonomia detruo. En Sirio, eĉ post la ruino de la reĝimo de
Hafed el-Ĥasad, reiĝis la bataloj inter etnaj komunumoj. En Jemeno, la milito inter la
registara armeo kaj la hutaj ribeluloj kaŭzis tre gravan humanitaran krizon. En
Etiopio, spite al progresoj al pacinterkonsento, la streĉitecoj en Tigray persistas, gener-
ante malstabilecon kaj delokigon. Afganio, post la ekregado de la talibanoj en 2021,
alfrontas gravan humanitaran kaj ekonomian krizon. En Centra Afriko kaj la Sahelo,
landoj kiel Malio, Niĝero kaj Burkino Faso frontas insurekciojn kaj perforton ligitajn
al ĵihadismaj grupoj kaj armeaj puĉoj. Aliaj regionaj konfliktoj inkluzivas la streĉit-
ecojn en Kaŝmiro inter Hindio kaj Pakistano, kaj kromajn konfliktetojn kiuj trafas
diversajn loĝantarojn en pluraj mondpartoj.
Rimarkinde estas kiel en Eŭropo oni perceptas pli grandan resonancon kaj inform-
adon pri la konfliktoj en Ukrainio kaj Gazao. Kvankam la geografia proksimeco estas
4

