Page 6 - heleco-101
P. 6
Tamen, la ĉeesto de tiuj rimedoj en disputata zono eĉ pli malfaciligas la intertraktojn,
ĉar la implikitaj aktoroj havas kontraŭajn interesojn rilate al ilia kontrolo, kio povas
pliigi la kontraŭdirojn kaj esti uzata kiel ilo de premado. Por Okcidenta Eŭropo, la eks-
pluatado de ĉi tiu gaso reprezentas gravan ŝancon por diversigi siajn energifontojn
kaj redukti sian dependecon de rusa gaso, vundebleco kiu komplikiĝis post la rusa
invado de Ukrainio. La projekto de la gasodukto EastMed, kvankam fronte al defioj,
celas transporti gason el la orienta Mediteraneo al Eŭropo. Tamen, la serĉado de ener-
gia sekureco signifas ke la eŭropaj landoj devas akordigi siajn ekonomiajn interesojn
kun sia politika sinteno rilate al la israelo-palestina konflikto.
La internacia komunumo, inkluzive de Eŭropo, tradicie apogis pacan solvon bazitan
sur du ŝtatoj en tiu mezorienta zono. La ekzisto de tiuj rimedoj de energi-fonto povus,
paradokse, malhelpi diplomatiajn klopodojn se ili ne estas adekvate administrataj kaj
la aktoroj serĉas unuflankajn ekonomiajn avantaĝojn. En tiu kunteksto, iuj eŭropaj lan-
doj, kiel Hispanio, agnoskis la Palestinan Ŝtaton ne nur kiel geston subteni mem-
determinon, sed ankaŭ kiel strategion por establi rilatojn kaj, eble, certigi estontan
komercan kaj energian kunlaboranton en la regiono. La franca prezidento, Emmanuel
Macron, plurfoje emfazis la bezonon de du-ŝtata solvo kiel la sola ebla vojo al paco,
sinteno kiu, por multaj eŭropaj interesoj, estas nepra, ĉar realigebla palestina ŝtato facil-
igus interkonsentojn pri rimedoj kaj regiona stabileco. Dume, en Usono, la sen-
kondiĉa subteno al Israelo daŭras kiel konstanta en ties ekstera politiko, forte
influita de la signifa agado de prempotencaj grupoj kaj por-israela lobby kiu havas
rimarkindan influon en la usona politiko.
En ĉi tiu ensemblo da konfliktoj, energiaj interesoj kaj geopolitikaj disputoj, Eŭropo
troviĝas en kompleksa pozicio. Unuflanke, ĝi celas firmigi sian strategian aŭtonomion
fronte al Usono; aliflanke, ĝi devas garantii sian energian sekurecon kaj konservi sian
diplomatian influon en gravaj regionoj. La milito en Ukrainio kaj la konflikto en Gazao
estas la plej videblaj en la eŭropaj amaskomunikiloj, ne nur pro ilia geografia
proksimeco, sed ĉar en ili manifestiĝas, kiel eksplikite, esencaj interesoj por la kon-
tinento: aliro al rimedoj, regiona stabileco kaj la difino de ĝia rolo en la nova mond-
ordo. La kompleksa kaj interplektita kunteksto de tiuj geopolitikaj, energiaj kaj huma-
nitaraj faktoroj konturas necertaĵplenan tutmondan estontecon, kie la decidoj faritaj
hodiaŭ havos profundajn reperkutojn sur la potenca ekvilibro kaj la monda stabileco.
Ni vidis ke Hispanio estas enŝovigita en tiu monda krizo, sed krome ĝi havas apartan
problemaron. Ĉi tiu lando alfrontas egan politikan malstabilecon pro akuzoj pri korup-
to, kiu rilatas al la du ĉefaj partioj. La Prezidento Pedro Sánchez estas sub premo pro
skandaloj implikantaj altajn figurojn de lia partio, inkluzive de la koncesio de publikaj
kontraktoj kontraŭ neleĝaj komisionoj, kio kondukis al pluraj demisioj, eĉ de iu ministro.
La lidero de la opozicia dekstrara partio, Alberto Núñez Feijóo, ege kritikas la registaron,
emfazante ĝian malaltan leĝdonan agadon kaj promesante politikan alternativon. Tre ri-
markindaj kazo estas tiu de la eksministro, de la dekstrara partio, Montoro, pri neleĝa fi-
nancado. La manko de parlamenta subteno por la registaro kaŭzas stagnadon, pligrand-
igante premon de la opozicio kaj eblan fruajn elektojn se la situacio ne pliboniĝos.
6

