Page 7 - heleco-101
P. 7

La frazo, kiu donas titolon al ĉi tiu teksto, devenas el la libro Genezo, ĉapitro 4,
          versiklo 10. Ĝi estas la demando, kiun Dio direktas al Kaino post la murdo de

          lia frato Abel: prafrata murdo, kiu enkondukas la dramon de homa perforto en
          la biblian rakonton. La verŝita sango ne malaperas en silento, sed fariĝas krio,
          vokego leviĝanta el la tero mem, postulante justecon.


          Tiu  demando  —“Kion  vi  faris?”—  povus  hodiaŭ  esti  direktita  al  multaj
          registaroj, armeoj kaj gvidantoj de la mondo. La versiklo, origine verkita en la
          malnova hebrea, povus same aperi en la araba, rusa, ukraina, amhara, paŝtoa aŭ

          tigrinja. En ĉiuj lingvoj de la popoloj, kiuj hodiaŭ suferas la hororojn de milito,
          la sango plu parolas. Ĉar en la plimulto de nuntempaj konfliktoj, estas fratoj,

          kiuj kontraŭstaras, kiuj sin mortigas, kiuj senhomeciĝas.

          La konflikto en Ukrainio, ekigita de la rusa invado en februaro 2022, ĵetis la eŭropan
          kontinenton en ĝian plej gravan armitan konfrontiĝon post la Dua Mond-milito.

          Milionoj da homoj estis delokitaj, dekoj da miloj mortis, kaj la detruado atingis
          kaj  la  urbojn  kaj  la  animojn.  En  ĉi  tiu  milito,  kiel  en  tiom  da  aliaj,  la  ĉefaj

          viktimoj  estas  la  civiluloj:  infanoj,  maljunuloj,  virinoj,  homoj  kiuj  ne  prenis
          armilojn sed suferas la pezon de decidoj prenitaj tre fore de iliaj hejmoj.

          En Mezoriento, la cikla perforto inter Israelo kaj Palestino atingis novan tragikan

          kulminon post la atako fare de HAMAS la 7-an de oktobro 2023. Pli ol 1.200 homoj
          mortis tiutage en Israelo, multaj el ili civiluloj, en ago de barbarismo kondamnita

          internacie. La israela respondo, tamen, kaŭzis humanecan katastrofon en Gazo, kun
          dek-miloj da mortintoj, plejparte ankaŭ civiluloj, laŭ raportoj de UN, Kuracistoj
          Sen Limoj kaj aliaj sendependaj organizaĵoj. La amplekso de la detruado levas

          urĝajn  demandojn  pri  proporcio,  internacia  leĝeco  kaj  la  etiko  de  milito,  kiu
          ŝajnas konduki al fakta anekso kaj deviga delokado de tuta loĝantaro.


                                                              7
   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12