Page 8 - heleco-101
P. 8
Malantaŭ ĉi tiu konflikto kaŝiĝas amara paradokso: la juda popolo, kiu dum
jarcentoj nutris la mesian esperon pri la reveno de la “perditaj triboj de Israelo”,
ne kapablis rekoni en la palestina popolo eblan fraton. Eĉ se la genealogia
konekto ne estus vera —temo diskutata kaj tute sengrava— ja estas vera la
partopreno en la sama tero, en komuna historio kaj en komuna destino. Trans
religio, lingvo aŭ etneco, tio, kio devus unuigi, estas la komuna homeco. La
sufero ne distingas devenliniojn nek kredojn.
La juda tradicio instruas, ke esti la “elektita popolo” implicas moralan elekton:
ne por regi, sed por servi; ne por superregi, sed por esti ekzemplo de justeco, de
kompato, de aktiva memoro fronte al sufero. Tiu elekto, se ĝi volas havi sencon
hodiaŭ, ne povas esti ligita nur al militforto nek al ekonomia aŭ teknologia
sukceso. Ĝi devas esti mezurata laŭ la kapablo eviti la suferon de la alia, laŭ la
kapablo malfermi vojojn al kunvivado, laŭ la kapablo konsideri la memoron pri
la Holokaŭsto kiel universalan etikan respondecon, ne kiel pravigon de novaj
formoj de subpremo.
Ne celas ĉi tie proponi fermitan solvon al la konflikto —ĉu devus esti duŝtata
kunekzisto aŭ unu dulingva, multkultura ŝtato—, sed ja aserti, ke kaj israelanoj
kaj palestinanoj havas saman rajton vivi kun digno, sekureco kaj justeco. La
tero ne povas plu esti tombejo kaj tranĉeo: ĝi devas ankaŭ povi esti hejmo.
Same oni povas diri pri Ukrainio, kiel ankaŭ pri Sudano, Jemeno, Etiopio,
Afganio aŭ Mjanmaro. En ĉiu el tiuj scenaroj de milito, la rimedoj investitaj en
armiloj povus esti uzitaj por hospitaloj, lernejoj, vojoj, kulturo, repaciĝo. La
prezo pro ne fari tion mezuriĝas en tomboj, en infanoj sen gepatroj, en
generacioj kreskantaj sen koni pacon.
Ĉi tiu teksto ne celas pravigi ian ajn formon de antisemitismo, kontraŭjuda
sento, rusofobio aŭ islamofobio. Oni devas kondamni kun sama klareco kaj la
atencojn faritajn de HAMAS —precipe tiujn de la 7-a de oktobro 2023— kaj la
troigitajn represaliojn de la Israela Ŝtato, kiuj neniigas tutajn kvartalojn kaj
punas kolektive loĝantaron jam de jardekoj sieĝatan kaj malriĉigitan.
La mondo ne povas alkutimiĝi rigardi militon kiel neeviteblan fatalon. Paco ne
estas utopio, se ĝi fariĝas volo. Sed por tio oni devas komenci per rekono de la
alia kiel frato. Nur el reciproka respekto, ekvilibra justeco kaj viva memoro
povas esti konstruita daŭra kunvivado.
Dum la senkulpa sango plu kriegas el la tero, ne estos silento, kiu ĝin silentigos.
La tuta homaro estas vokata respondi al la demando, kiu resonas de Kaino ĝis
hodiaŭ: Kion vi faris?
8

