Page 3 - heleco-95_Neat
P. 3
2018 Interesas rigardi la nunan hispanan politikan situacion ĉar laŭŝajne la lando, la hispana socio, troviĝas en etapo de transiro sed oni ne scias kiudirekten okazos la transiro. Estas momento de alternativoj, de elekt- ado de sekvenda vojo, de pritaksado de eblecoj por la estonteco, kaj nia socio pridubas. Krome gravaj problemoj estas jam nuna fakto, ne estonta ebleco. Kaj ĉefe pro tio ke okazis en nia lando grava politika ŝanĝo en la nuna jaro. Per la antaŭaj numeroj de ĉi tiu revuo oni amplekse pritraktis la situacion de Hispanio sub la regado de la dekstrara partio PP subgvide de Mariano Raĥoj, eble la plej korupta kaj nekompetenta regantaro ekzist- inta en ĉi tiu lando ekde la epoko de Godojo. Jam dekomence (antaŭ pli ol ok jaroj) tiu regado karakteriziĝis pro ĝia antisociala politiko. Sed eĉ antaŭ la regado de tiu partio, en la jaroj 2008-2009, subgvide de la socialista J. L. Rodriguez Zapatero, la hispana parlamento estis aprobinte leĝojn por prefera atento pri la interesoj de la ekonomiaj entoj super la socialaj rajtoj de la civitanaro. Tiele, jam tiam oni dekretis la savon de la banka sistemo per la ŝtata provizo de cent-mil milionoj da eŭroj. Jam tiam oni decidis, por ebligi tioman fonduso- provizadon, frostigi la salajrojn de la funkciuloj kaj la pensiojn de la emerituloj. Poste, dum la regado de M. Raĥoj, ekde la jaro 2011, la kontraŭ-sociala politiko iĝis pli severa: reduktado de 30 elcento el ŝtataj elspezoj destine al socialaj servoj (edukado, saneco, justico, publikaj laboraĵoj…). Ankaŭ fleksebligis la prilaboran leĝaron por faciligi la ekslaborigon de la salajruloj; de tiam, fakte malaperis la koncepto de fiksa labor-loko; ĉiuj labor-kontraktoj estas eventualaj, provizoraj, kaj multaj laboristoj perdis sian labor-postenon; la senlaboreco atingis altan elcenton kaj la salajroj estis frostigitaj kaj eĉ reduktitaj en multaj kazoj. La senlaboruloj, post la finiĝo de la kelkmonata kompens-rajto, restas tute senenspeze kaj sen ebleco trovi novan labor-lokon, ĉefe se ili aĝas pli ol 45 jarojn. Du milionoj da gejunuloj, multaj el ili kun alta universitata kvalifiko, devis serĉi labor-lokon eksterlande. Oni scias ke plejparto el tiuj hispanoj laborante en fremdaj landoj, kvankam ili konservas la hispanan civitanecon, ne povis voĉdoni en la lastaj balotadoj de nia lando ĉar la registaro de la dekstrara partio ŝanĝis la normojn por la perpoŝta voĉdonado tiamaniere ke la necesaj burokratiaj demarŝoj estu malfacile plenumeblaj por tiuj hispanoj. Dume, tiuj gejunuloj kiuj povis aliri al la novaj labor-postenoj devis fari tion laŭ pli malfavoraj kondiĉoj ol tiuj antaŭe ekzistintaj. Ekzemple, se emeritiĝas iu maljunulo kies labor-tago estis 8-hora, oni kontraktis por anstataŭi lin du novajn laboristojn kun 4-hora labor-tago, aŭ nur unu kun fakta 8-hora labortago sed kotizante nur po 4 horoj. La fraŭdado en la kotizado de la gelaboristoj iĝis tre ofta afero en Hispanio dum la lastaj jaroj, kaj la registaro konsentis tion, kvankam ne oficiale, ĉar ĝia poliktiko estas fari ĉion eblan por ke kresku la gajno de la entreprenistoj. Tia politiko damaĝis ne nur la vivkondiĉojn de la salajr-uloj sed ankaŭ endanĝerigis la konsiston kaj fidindecon de la fonduso por la pagado de la pensioj. Iu skandala ekzemplo de la emo de tiuj PP-politikistoj favori la interesojn de la kapitalista entreprenistaro estis tio okazanta kun la elektraj entreprenoj. La prezo de la elektro en nia lando estas pli multekosta ol en iu ajn eŭropa lando, kaj la jaraj profitoj de tiuj entreprenoj estas ankaŭ inter la plej altaj. Ofte okazas pli- altiĝo de la elektro-prezo. Se venas sekeca vetero oni argumentas ke pro la manko de pluvo la hidro- elektraj centraloj ne povis produkti sufiĉe da elektro kaj tial ĉi ties prezo plialtiĝas, sed kiam la pluvoj estas tre oftaj kaj la akva stoko superabunda, la prezo de la elektro same plialtiĝas, La registaro de Raĥoj detruis la multajn eolajn elektro-generilojn ekzistintajn en nia lando, kie la vento estas abundaj kaj perme- sas generi malaltekostan elektron, por favori la elektro-centralojn kiu produktas altekostan elektron. Estas sciate ke kiam multaj poltikistoj, ĉefe tiuj de tiu partio, retiriĝas el la politika vivo ili trovas bone pagatajn laborpostenojn en tiuj entreprenejoj. Temante pri fraŭdoj, estas speciale grava tiu rilate al la impostoj. Kiel sciate, la problemo estas sufiĉe ĝenerala, t. e. la afero de personoj kaj firmoj kiuj uzas fiskajn paradizojn por fraŭdi impostojn ne rilatas 3