Page 4 - heleco-95_Neat
P. 4
nur al Hispanio sed al multaj aliaj landoj. Sed ĝenerale, kiam oni malkovras tiajn deliktojn, la kulpuloj estas punataj kaj se ili havas publikan, politikan, respondecon sin vidas devigitaj demisii. Pasintjare oni malkovris multajn el tiuj kazoj kaj okazis la publika kondamno de la responsuloj. Sed ne en Hispanio; ĉi tie oni malkovris multajn el tiuj fraŭdintoj, multaj gravaj personoj, ankaŭ membroj de la reganta dekstrara partio, pluraj ministroj kaj aliaj altranguloj, eĉ personoj el la reĝa familio, kaj tamen okazis nenio. La partioj, ĉefe la tiam reganta partio de M. Raĥoj apogis siajn koruptitojn, kaj kiam unu ministro de tiu regantaro, kiu tre multe mensogis publike pri tiu ĉi afero, sin vidis devigita demisii el sia ministra posteno, la partio promociis lin al pli alta kaj profitdona ofico, kaj la civitanoj de la regiono kiuj estis voĉdoninta lin, publike manifestis sian apogon kaj simpation al li. Fakte, la tre multaj kazoj de koruptado malkovritaj en ĉi tiu lando ne damaĝis la personan prestiĝon de la kulpuloj nek de la partion al kiu ili apartenas. Fraŭdoj kaj koruptado abundis ankaŭ en aliaj terenoj de la publika kaj politika demarŝado de la lando. La menciita reganta partio, laŭŝajne, tre uzis por sia memfinancado la sistemon je interakordi la aljuĝon de publikaj kontraktoj al klientoj kiuj pagadis makleraĵojn al la partio, tio estas la entreprenistoj subaĉetadis la koncesion de la kontraktoj. Ĝenerale ne nur la partio atingis la monprofiton sed ankaŭ ricevis personan profiton la respondeculoj de la partia memfinancado. Pli-malpli-grade ankaŭ aliaj partioj agadis same eksterleĝe en la regionoj aŭ municipoj kiel ili regadis. Speciala kazo tiurilate estis tiu de la burĝa naciisma partio kiu regadis en Katalunio. Tia koruptado daŭris multajn jarojn sed fine la afero ĉesis esti sekreta, intervenís la polico kaj la juĝistoj, okazis arestado de implikitaj responsuloj kaj la presaro ege informadis pri la skandaloj. Nekredeble, daŭre la prezidento Raĥoj defendadis siajn sampartianojn klare implikitaj en la koruptaj aferoj ĝis kiam la kulpeco estis evidente kaj estis faktaj juraj kondamnoj de la kulpuloj. Li mem devis deklari kiel atestanto en unu el tiuj juĝaferoj en kiuj la partio estis rekte implikita. Lia deklaro antaŭ la juĝistaro estis rekte dissendata pertelevide, do la tuta lando povis vidi rekte pertelevide kiel sia registrar-prezidento false ĵuris deklarante ke li sciis nenion pri la memfinancado de sia propra partio, el kiu li estis prezidanto. Koruptado kaj koruptaj politikistoj estas en multaj landoj, eble en ĉiuj, sed kiam oni malkovras la korupt- aferojn la normala proceduro estas ke la kulpuloj, krom la koncerna leĝo-puno, devas demisii el la publi- ka, politika funkcio kiun ili prirolis. Ĝenerale tio okazas ĉie, en ĉiu civilizita lando, escepte en Hispanio. En ĉi tiu duonsaracena lando la koruptitoj ĝuas la apogon de ilia partio kaj de grandparto el la socio. Unue, la justico estas tre lanta, ĝi disponas, pro registara decido, je malabudaj rimedoj por persekuti tiutipajn deliktojn, kaj krome ekzistas multenombraj leĝaj artifikoj por ke la riĉuloj povu prokrasti la agadon de la tribunaloj. Kaj ankaŭ la politikaj rimedoj estas senefikaj kontraŭ la koruptado. Sed plej grave estas tio ke la civitararo mem, grandparto el la hispana loĝantaro ne estas konsciigita pri la esenco de la civitaneco. T. e. multaj gehispanoj konsideras normalan aferon tio ke la aŭtoritatuloj profitu sian politikan povon siaprofite. Oni scias ke tia penso estas propra je malevoluintaj landoj kie la loĝantaro ne asimilis mense la konceptojn de civitaneco, civitanaj rajtoj, respondeco de la aŭtoritatuloj… resume, kvankam ne en tiel alta grado kiel en Libio aŭ SaŭdArabio, sed tamen sufiĉe granda parto el la hispanoj estas ne civitanoj sed nuraj regatoj, lakeoj kiuj konsideras normale ke la regantoj riĉiĝu ĉiel ajn dum ties regad-etapo. Tio eksplikas ke malgraŭ la multaj leĝaj procesoj kontraŭ la reganta partio jam antaŭ kelkaj jaroj, tiu dekstrara partio, kvankam ĝi perdis ioma pribalotan apogon, atingis sufiĉe da politika apogo en la lasta balotado por pludaŭrigi sian ruinigan politikon. La partioj de maldekstraro ne kapablis interkordi koalicion por meti finon al tia situacio. Krome estis krizo pri lidereco en la ĉefa politika forto de maldekstraro, la socialdeomokratia partio PSOE. Kvankam poste ĝi solviĝis, ŝajnis ke la registaro de la koruptito Raĥoj povus daŭrigi sian kontraŭsocialan politikon ĝis la fino de la parlamenta periodo. Kaj intencante altiri popolan apogon por la balotado kiu devos okazi post du jaroj ili pretigis strangan propagandan kampanjon konsistantan ripeti ĉiutage ke nia lando eliris el la ekonomia krizo dank’ al ilia regado dum la pasintaj kvin/ses jaroj. Kiel pruvo de la sukceso kiun ili asertadis esti atingintaj, ili emfazadis pri la fakto ke la hispanaj firmaoj estis atingante grandajn profitojn. Ŝajnas ke tiu argumento estis sufiĉe konvinka por la voĉdonantaro de tiu partio ĉar la tiam farataj enketoj daŭre respegulis la intencon balote voĉdoni favore al tiu partio far sufiĉgranda elcento da hispanoj. Evidentiĝas ke tiuj “civitanoj”, inter kiuj estas multaj malriĉuloj kaj eskpluatatoj, ne komprenis ke la alta profito de la entreprenistaro baziĝis sur la mizero de la malriĉularo: la multaj senlaboruloj de nia lando daŭre estas senlaboraj, kaj krome ricevas nenian monhelpon. La novaj laboruloj estas kontraktataj por malmultaj horoj ĉiutage, kaj krome la nun farataj kontraktoj estas nur eventualaj, ne fiksaj, la sanecservo daŭre 4