Page 5 - heleco-95_Neat
P. 5
misfunkcias pro la manko de sufiĉa nombro da kuracistoj, kaj same mise funkcias aliaj servoj: edukado, justico, ŝtata investado por publikaj laboroj… Kaj la junularo kun universitataj studoj daŭre devas elmigri por trovi laborlokon, dum revenas neniu el la antaŭe elmigrintaj. Ĉi-jare, tamen, estis iuj mobilizoj, konkrete la emerituloj, kiuj vidas kiel iompostiom perdas valoron la pensioj kiujn ili ricevas kaj kiel riskas malaperi tiu sociala servo. Sed ŝajne la junuloj ne komprenas ke laŭ la evoluado de la afero tiu sociala servo jam ne plu ekzistos kiam ili emeritiĝos. Pli grava estis la mobilizo de la virinoj en ties memor-tago de la 8-a de marto. Ĉi jare la mobilizo estis pli granda ol kutime kaj ne nur en Hispanio, sed ŝajnas ke la mobilizo estis speciale rimarkinda en nia lando. Krom tiuj aferoj de la emerituloj kaj la feministinoj ne estis en Hispanio, dum la unuaj monatoj de 2018, aliaj konvulsioj se esceptante tiun aferon de la kataluna naciismo, al kiu ni dediĉos poste apartan atenton. Sed en monato majo okazis ne-atenditaĵo. Post kelkjara juĝ-proceso de unu el la multaj kazoj pri korupt- ado de la PP-partio, iu tribunalo sentencis ĝian kulpecon pri la deliktoj pro kiuj ĝi estis akuzita, kaj oni punis ĝin pagi altan monsumon. Neniu esperis ke tio alportus ian ajn politikan sekvon, ankaŭ ne la li-dero de la socialista partio kiam li prezentis en la parlamentejon malaproban proponon kontraŭ la regist-aro de la korupta partio. Kiel dirite, ĉi-lande estas normala afero ke la koruptitoj regu senĝene. Sed ne-atendite, ĉi-foje aldoniĝis al la parlamenta malaprobo sufiĉgranda nombro da deputitoj de aliaj partioj por atingi plimulton kiu devigis la registaron demisii. Ĉi-tio okazis en la unuaj tagoj de la monato junio kaj de tiam regadas la landon la socialista partio. Kvankam ĉi tiu ricevis parlamentan apogon ĉefe de la dua forto de maldekstraro, pli proksima al komunistaj pozicioj, la nova registaro estas tute socialista, sendube por certigi ke la politiko kiun ĝi aplikos ne perterpasos la limon de la socialdemokratiaj programoj. Tiele kon- venas al la interesoj de la altaj financ-sferoj kiuj estas la vera povo de ĉiuj kapitalistaj landoj. La bilanco de la socialista regado dum la cent tagoj pasintaj ĝis monato septembro, kiam oni verkas ĉi raporto, estas diskutinda; ĝi havas bonajn kaj malbonajn aspektojn. La nova registaro havis kiel novaĵo la fakton ke, unuafoje en la historio de nia lando, estis en ĝi pli granda nombro da ministrinoj ol da ministroj. Tio sendube estis iu maniero agnoski la progresadon de la feminista batalado por la inaj rajtoj. Alia pozitiva ago de la socialista registaro estis la akcepto de iu ŝipo plena je el-afrikaj enmigrintoj kies albordiĝo estis malpermesata en aliaj sud-eŭropaj landoj. Tiu faro enkadriĝas en politiko pli favora al la akcepto de tiutipaj enmigrintoj, kontraste al la restrikta politiko tiurilate ĝis tiam aplikita de la dekstrara regantaro. Estis ankaŭ rimarkindaj mispaŝoj de la registaro de Pedro Sánchez: jam nur unu semajno post la nomumo de la novaj ministroj, unu el ili devis demisii kiam oni malkovris ke li estis implikita en delikto de imposto-fraŭdoj. Kaj ĝuste en la 100-a tago de la registaro devis demisii iu ministrino kiam oni malkovris ke estis neregulaĵoj en ŝia akiro de la universitata magistro-diplomo. Tiu ĉi skandalo tre similas al alia okazinta antaŭ kelkaj monatoj, ĉi kaze temis pri la prezidantino de la madrida regiono, apartenanta al la dekstrara partio. Ambaŭ kazoj okazis en la sama universitato. La esenco de la fraŭdo estis tio ke la universitato privilegie traktis la gestudentojn kiuj estis gravuloj en la du ĉefaj partioj de la ĉi-landa dupartia sistemo. La polemiko pri tiuj kazoj de universitata korupto de tiu universitato, kiu portas la nomon de la emerita reĝo Johano-Karolo la 1-a, decas memori ke tiu eks-reĝo mem estas objekto de parlamenta kaj presara polemiko pro korupt-sfero en kiu li estas implikita. Ŝajnas ke dum la jardekoj de lia reĝado li amasigis riĉaĵon je preskaŭ 1.500 milionoj da eŭroj ĉefe rezulte el la enspezo de eksterleĝaj makleraĵoj. Tia lando, tia reĝo! La ĉefaj politikaj partioj ne scias aŭ ne volas pritrakti ĉi tiun aferon kaj faras ĉion eblan por ke ankaŭ ne la ĵuĝistoj entreprenu la koncernan proceson. Saman senpunecon ĝuas la familio Pujol-Ferrusola kaj aliaj katalunaj altranguloj kiuj dum kelkaj jardekoj disrabis ties regionon ekde la politika povo kiun ili kontrolis. Revenante al aliaj aferoj de la regado de la socialista partio, eble estas tro frue, post nur 100 tagoj, por fari definitivan pritakson, sed la linioj ĝis nun sekvitaj de tiu registaro ŝajnas ke ĝi kuraĝas entrepreni ŝanĝojn por revoki la plej damaĝajn dispoziciojn de la antaŭa regantaro, sed kun specifaj limoj ne tuŝi la funda- mentojn de la sistemo, t. e. ne minaci la interesojn de la financa kapitalo. Ĉiukaze ĝi, la registaro, ne povas multe decidi pri la plej gravaj aferoj de la lando; la parlamenta plimulto sur kiu ĝi povas sin apogi estas malgranda. malstabila, kaj sufiĉe diversa de politika vidpunkto. Krome ŝajnas ke kiel multe ĝi povus daŭri ne plu ol du jaroj ĉar poste vicos balotado. Nun ni devas atenti pri la ĉefa problemo kiun devas alfronti la socialista registaro, kiu estas la sama ĉefa problemo de la antaŭa, dekstrara registaro. Temas pri la afero de la separatisma, naciisma, kataluna regiono. Pasintan jaron okazis gravaj eventoj kiuj kulminis per deklaro de sendependiĝo de tiu regiono, el kies sufokado rezultis la enkarcerigo de iuj katalunaj politikistoj kaj la forfuĝo eksterlanden de aliaj. Dum kelkaj monatoj estis nuligita la politika statuto de tiu regiono ĝis la okazado de nova politika 5