Page 6 - heleco-95_Neat
P. 6
balotado. Ĉi tiu solvis nenion ĉar la separatismaj fortoj atingis plimulton por la regiona parlamento kaj ili persistas perforti la konstitucian leĝaron de la lando por trudi siajn depostulojn. Temante pri parlamenta plimulto en tiu regiono klarigendas ke, fakte, la voĉdonantaro de Katalunio kiu sin oponas al la separat- ismo estas iomete pli granda ol la naciisma, sed ĉi lasta atingas iomete pli da parlamentaj deputitoj pro la sistemo de distribuado de parlamentaj seĝoj laŭ la denseco de loĝantaro de la diversaj partoj el la teritorio. Ĉiukaze estas ia ekvilibro en Katalunio inter la defendantoj de ambaŭ kontraŭaj poziciiĝoj, kaj krome estas la fakto ke en la cetero de la lando plejsuperas la personoj kiuj ne volas la dispartiĝon de la lando. La danĝero de tiaj kontraŭdiroj estas granda. La kazoj de la antikva Jugoslavio kaj aliaj similaj montras al ni kiom multe povos iĝi sangaj kaj perfortaj la interfrontiĝoj pro tiu kialo. La generiĝo de tiu sendepen- dentisma sento en granda parto el la kataluna socio havas radikojn de kelkaj jarcentoj. Priskribi ĝin pos- tulus raporton multe pli ampleksan ol ĉi tiu skiza pritemado. Ŝajnas ke la unuaj signoj de teritoria partiku- larismo okazis fine de Mezepoko, kiam la specifaj foruoj kiujn havis iuj regionoj en Eŭropo komencis esti minacataj de la absolutismaj monarkioj kiuj estis formiĝantaj tiam en nia kontinento. En Hispanio, ne nur en Katalunio sed ankaŭ en aliaj regionoj ekzistis tiuj foruoj aŭ lokaj leĝoj kiuj, fakte, konstituis privile- giojn de la koncernaj regionoj kaj urboj rilate al tiuj kiuj ne havis tiajn lokajn leĝojn. Iamaniere la vorto “foruo” estas sinonimo de “privilegio”. En nia lando, eĉ en Kastilio ekzistis urboj kiuj havis specialajn foruojn. La t. n. “milito de la kumunumoj” (1520-1521), reale, estis rezisto de la foruaj urboj de Kastilio kontraŭ la absoluta reĝa povo kiun volis enkonduki la imperiestro Karolo la 5-a. Aliaj hispanaj regionoj ne moviĝis tiam, sed dum la reĝado de Filipo la 2-a, filo de la antaŭa, tiu perforte metis finon al la foruoj de Aragono kaj ankaŭ al tiuj de la kastilia urbo Avilo, kiu ribelis tiukaŭze. La rezisto en Katalunio konkretiĝis poste en du okazoj (1635-1640 kaj 1713-1714), kontraŭ malsamaj hispanaj reĝaj dinastioj kaj en malsimilaj cirkonstancoj, sed ĉiam defendante la foruojn kaj la partikular- ismon de Katalunio. En tiuj okazoj la rezisto ankoraŭ ne estis sendependisma ĉar tiam ankoraŭ ne estis disvolvigita la moderna ideo de ŝtato. Tiu afero konkretiĝis post la Franca Revolucio, kiam naskiĝis la ideoj de “nacio” kaj “ŝtato”. La foruoj estis limigo de la absolutisma povo de la monarĥoj, tamen, para- dokse, en la batalo de la liberalismo kontraŭ tiu absolutisma reĝa povo, la ĝuantoj de la foruoj reakcie enviciĝis kun la tiraneco kontraŭ la partianoj de la civitana libereco ĉar ĉi tiu estis destinita al la tuta socio dum la foruo-ĝuantoj volis konservi la privilegion super la cetero el la landa socio. Alia radiko de la kataluna emo al sendependismo estis la burĝaro de tiu regiono dum la 19-a jarcento. En la unua etapo de la burbona dinastio, ĉefe la reĝo Karolo la 3-a, saĝe decidis ke la industria burĝaro de Katalunio ĝuu alirecon al la komerco kun la hispanaj (tradicie kastiliaj) kolonioj de Ameriko kaj aliaj. En tiu etapo vidiĝis nenia kataluna emo je sendependismo. Sed kiam Hispanio perdis la koloniojn (post 1815) la kataluna burĝaro, surbaze de la antikva foru-ismo, dediĉiĝis kultivi la partikularisman kaj elitisman senton de tiu regiono kiel ilo de ĉantaĝo kontraŭ la centra regantaro cele trudi al ĉi tiu privilegian trakton por la kataluna industrio. La ĉantaĝo daŭris kaj funkciadis tutajn du jarcentojn, kvankam ne sen konfliktoj (bombardado de Barcelono en 1842, dum la regenteco de Espartero, mortpafo de Lluís Companys en 1940, sub la frankisma diktaturo… Tiu faŝisma reĝimo, krome, malsaĝe volis kontraŭbatali la katalunan partikularismon per la malpermesigo de la de la regiona lingvo, sed esence ĝi favoris tiun regionon (kaj ankaŭ Eŭskadion) domaĝe al la cetero de la lando. La problemo de la artefarita kreado de la naciismo en tiu regiono estas ke, post ties estiĝo tiaj monstroj havas propran vivon, kaj elglitas el la manoj de ties kreintoj. Nuntempe la kreintoj de la kataluna naci- ismo ne kapablas kontroli sian inferan kreaĵon. Nun evidentas ke la lideroj kaj politikstoj de la ĉefaj kata- lunaj partioj estras nenion; ili estas pelitaj de la fanatikitaj amasoj kiuj voĉdonas ilin, kaj ne kuraĝas ag- noski ke la celoj kiujn ili proklamas estas nerealigeblaj senmilite. Nur surbaze de tiu realaĵo oni povas in- terpreti la senbridan diskurson de tiuj uloj, kun insultoj al Hispanio, al ĉi ties reĝo, institucioj kaj leĝaro, sed klopodante ne trapasi la leĝan linion, kio kondukus ilin al malliberejo aŭ ekzilo. Kaj kiel kutime oka- zas en similaj situacioj, aperas zelotaj fortoj kiuj celas rajdi sur la ondo de la fanatikaj amasoj por trudi al la partioj de la naciisma plimulto agadon kiun ĉi tiuj ne volas entrepreni sed kiun ili ne povas ĉesi formale akcepti por konservi sian liderecon. Ĝuste hieraŭ okazis en Barcelono ega manifestacio de la tago t. n. “diado” kiu estas ekstera signo de la kataluna partikularismo. En ĝi abundis simboloj kaj insultaj agoj kiuj vekas en la cetero de la hispana loĝantaro malamon kaj agresemon. La katalunaj naciismaj politikistoj es- tas ostaĝoj de siaj fanatikitaj amasoj. Ili, pro timo al siaj zelotoj, ne povas ĉesi fari tion kion ili faras, kvankam ili komprenas ke tiu politiko kondukas al katastrofo. Krom ĉiuj aliaj menciitaj problemoj de Hispanio, ĉi tiu de la regiona naciismo estas sendube la plej grava kiun nia lando devas alfronti. Ke Dio kompatu al ni!. 6
   1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11