Page 7 - heleco-95_Neat
P. 7
Oni difinas la feminismon kiel doktrino kaj movado kiu celas havigi al virinoj egalecon kun la viroj laŭ socia, ekonomia, jura kaj politika vidpunktoj. En Esperanto ĝi povas esti nomata ankaŭ virinismo kaj inismo, kaj oni povas ĝin difini ankaŭ kiel socia teorio kaj politika movado, kiu kritikas la neegal- econ inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de virinoj. La baza elirpunkto de fe- minismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al viroj. La ŝanĝo de tia situacio postulas establadon de egalŝancigoj por virinoj en edukado kaj dungado. En la nuntempa mondo la forto kaj influo de tiu virina movado tre malsimilas inter la diversaj re- gionoj kaj kulturoj. En iuj socioj tute aŭ preskaŭ tute mankas la feminista aktivado kaj eĉ la virina kosncio pri la maljusteco de ilia situacio de subalterneco. En la Okcidenta kulturo kelkfoje en la pas- inteco estis iaj inaj reagoj kiuj, eĉ se ne tute konscie, aldirektiĝis al la superado de tia situacio de sub- iĝo de duono el la homaro. Grava elpaŝo, en ĉi tiu Okcidenta kulturo, en la konkretiĝo de la virinaj klopodoj favore al iliaj genraj rajtoj estis la batalo de la anglaj sufragetoj kiuj, komence de la 20-a jar- cento, agitis por akiri la balot-rajton. De tiam la fronto de la aktivantaj virinoj etendiĝis al aliaj landoj kaj al aliaj sociaj terenoj krom tiu de la balotado. Poste, alia mejloŝtono en la progreso de la socia konscio pri la ina problemaro estis la pariza kontest-movado de la t. n. «Majo-1968». Iu karakteraĵo de la nuntempa Okcidenta socio estas ĉi ties konstanta fluo kaj ŝanĝiĝeco. Multaj kutimoj kaj tradi- cioj estas submetataj al revizio kaj pridiskutado. Krom la prizorgado pri la ekologio kaj la senhalta progresado de la scienc-tekniko, unu el la ĉefaj faktoroj de la moviĝeco en la menciita socio estas la prizorgado pri la homaj rajtoj kaj inter ĉi tiuj elstaras tiuj de la virinoj. La progreso de la feminista movado konkretiĝis kaj en la teorio kaj en la praktiko. Feminisma teorio, kiu eliris el tiuj feminismaj movadoj, planas kompreni la naturon de la seksa malegaleco ekzamen- ante la sociajn rolojn de la inoj; ĝi igis evolui teoriojn en serio da fakoj por reagi al temoj kiaj ekzem- ple la socia konstruado de sekso kaj genro. Kelkaj el la pli fruaj formoj de feminismo estis kritikitaj pro enkalkulado de nur blankaj, etburĝaj, kleraj virinoj. Tio kaŭzis la kreadon de etne specifa aŭ multkulturaj formuladoj de feminismo. Feministaj aktivuloj kampanjas por la virinaj rajtoj: kontrak- ta juro, posedado, kaj balot-rajto. Inter la celoj de la feminismaj kampanjoj estas agnosko de seksa neŭtraleco, egala salajro por virinoj, generaj rajtoj por virinoj kaj la rajto eniĝi en kontraktoj kaj havi posedaĵon. Feminist(in)oj laboras por protekti virinojn kaj knabinojn de hejma perforto, seksa ĉikan- ado, kaj seksa atako. Ili ankaŭ luktas por laboraj rajtoj, inkluzive de akuŝferio, kaj kontraŭ ĉiaj formoj de diskriminacio kontraŭ virinoj. Feminismo estas plejparte dediĉita al temoj pri virinoj, sed ĉar fe- minismo serĉas seksan egalecon, multaj feministoj argumentis ke la liberigo de viroj estas necesa par- to de feminismo kaj ke viroj ankaŭ estas pense influitaj de seksismo kaj obeo al seksaj roloj. Restas ankoraŭ multe avancadi por la plena atingo de tiel ambiciaj planoj, sed la fakto mem ke oni proponas al si tiajn taskojn estas promesplena. La homaro entreprenas celojn kiujn oni eblas atingi. Kaj tre pozitive: tiu zorgo kiu ĝis nun distingis la Okcidentan socion de aliaj tradiciaj kulturoj etend- iĝas nun al aliaj mondpartoj kaj la inaj rajtoj kaj ceteraj homaj rajtoj iĝas universalaj celoj. Nu, al la historio de tiu ina movado, la situacio de la virino en diversaj antikvaj kaj nuntempaj socioj, la femala problemaro ĝenerale… ni dediĉas la sekvajn paĝojn. Nia pritrakto de tiu temaro ne povas esti tiom amplesa kiom ĝi meritas, sed ni esperas ektrakti la ĉefajn faktorojn kiuj kontribuis estigi la femalan situacion tia kia ĝi estas nuntempe, kaj ke, iamaniere, ĉi tiu materialo utilu por konsciigi pri tiu problemo de la seksa maljusteco, kiu ĝis nun tiom multe senhonorigis nian homan socion. 7
   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12