Page 98 - heleco-95_Neat
P. 98
Koncertenoj en Ceŭto kaj Melillo. “Koncerteno” estas nova vorto kiu ankoraŭ ne aperas en la vortaroj de Esperanto. Temas pri iu tipo je drat-barilo kun pikiloj aŭ klingoj uzataj por formi barojn aŭ fermoj de sekureco kaj militista utilo. Per ili oni celas kapti kaj okazigi gravajn vundojn, amputojn kaj eĉ la morton al personoj kiuj intencus transiri ilin. Per ĝia uzo oni pretendas dekonvinki kaj malhelpi la pasadon tra ili. Kiel povas okazi ĉi tio en la 21-a jarcento kaj en civilizita lando kia Hispanio? Oni agadas, kvazaŭ kontraŭ rabo-bestoj, kontraŭ homaj estaĵoj kiuj nur pretendas fuĝi kaj vivi for el la hororo kiun estigis en iliaj deven-lokoj la predanta imperiisma sistemo en kiu nia lando estas enkadrigita. 98