Page 93 - heleco-95_Neat
P. 93
Virginie Despentes.- Teorio King-Kong. Virginie Despentes estas franca verkistino kaj kin-reĝisorino. Ŝi membras ĉe la Gon- court-Akademio ekde la jaro 2016. Ŝi estis seksperfortigita kiam ŝi estis 16-jara kaj estas konvikita feministino ekde ŝia infanaĝo. Antaŭ atingi famon kiel verkistino ŝi laboris kiel prostituitino, ĉambristino, disk-vendistino kaj kritikistino de pornografia kino. Inter ŝiaj verkoj plej famiĝis Baise Moi (Fiku min); komence ĝi estis rifuzita de kelkaj eldonejoj, fine estis akceptita de Éditions Florent-Massot, iu nova eldonejo kiu kuraĝis publikigi tiutipan nekonvencian materialon. Inter ŝiaj ceteraj verkoj elstaras Teorio King-Kong publikigita en la jaro 2016. Despentes alfrontas la riskon vivi sa- me libere kiel viro; per sia verkaro ŝi same akre atakas la konvencian masklismon kaj la feministinojn kiuj volas melpermesi la prostituadon. Pri ĉi lasta temo ŝi asertas ke eblas kaj indas batali por trudi al la kapitalista ŝtato kaj ĉi ties registaroj la garantion de iu laboro por ĉiuj personoj en situacio de prostituado kaj kiuj deziras forlasi ĝin. Temante pri la edukado al la geinfanoj, Despentes pledas por malsama maniero kun- vivadi; oni devas serĉi novan formon eduki, tiamaniere ke infanoj kaj infaninoj estu tio kion ili vere estas kaj ne tio kion oni deziras ke ili estu. Per Teorio King-Kong ŝi, sur-baze de sia sperto, malkaŝe temas pri la prostituado, la seks-perforto, la subprem- ado de la seksa deziro, la patrineco kaj la pornografio. Tiu verko iĝis unu el la gravaj referenc-libroj pri la feminismo kaj la prigenra teorio. Per ĝi. La aŭtorino celas kon- tribui al la ruinigo de la patriarkeca bazo de la nuntempa socio. Emma Cline.- La knabinoj. Tiu-ĉi novelo, publikigita en 2016, esploras la virinan psi- kologion de vidpunkto de nestabila junulino obsedata altiri atenton. Ŝi unuiĝas al iu grupo de geknaboj sekvantoj de iu stranga guruo en Kalifornio. Tio, kio komenciĝis kiel iu aventuro de geadoleskantoj por esplori la sekson, la dro- gojn kaj la amikecon, fine iĝas la plej terura inkubo de Usono, kiam kelkaj el la membroj de la grupo senkiale murdas kvin personojn. Evidentas ke la novela intrigo tre similas al la iama kazo de Charles Manson. La aŭtorino sukcesas pentri en kelkaj el la virinaj figuroj de la novelo la mensan feblecon de la adoleskantinoj edukitaj por serĉi ĉiam la vira atenton. Chimamanda Ngozi Adichie.- Ĉiuj ni devus esti feministaj. La centra ideo de ĉi tiu verko, publikigita en la jaro 2014, estas ke la feminismo ne estas afero nur de vir- inoj. La libro transskribas la transcendan kaj embleman diskurson de la aŭtorino en la TED talk (Organizo por la dissendo de ideoj) pri tio kio signifas esti femin- ist(in)o en la 21-a jarcento. Kiel rimedo por konstrui pli justan mondon, ŝi insistas pri la graveco de la eduk- ado al la novaj generacioj. Verdire, la ideo utilas ne nur rilate al la genra malegaleco sed por ĉiuj ajn kazoj de malegaleco kiuj igas tre maljustan nian mondon. Mary Beard.- Virinoj kaj povo. Unu manifesto. Winifred Mary Beard estas angla mondskale fama akademian- ino pri klasikaj studoj, kaj krome ŝi estas ankaŭ kompromitita feministino. En la jaro 2014 ŝi ricevis la Premion Princino de Asturio pri Sociaj Sciencoj. Pri ŝia fako, ŝi publikigis multajn librojn. Per sia verko Virinoj kaj povo. Unu manifesto, ŝi montras la manieron kiel virinoj kun povo, kun historia famo, penis rezisti submetiĝi al masklaj skemoj. Ŝi asertas ke la his- torio ne taksis la inan stilon praktiki la povon, kiun ŝi konside- ras malsama ol ties de la viroj. Evidentas ke ŝia feminismo estas tiu de la tendenco t. n. «de la diferenco», kiun kontraŭas aliaj feministinoj. 93