Page 96 - heleco-95_Neat
P. 96
Enorma diferenco: Kiel ni vidas, la diferenco estas enorma. Sen la malgrandigo de tiu diferenco eblas nenia solvo. Se ni komparas Ruandon kun Hispanio, ni vidas ke la Febleco de Ruando estas duobla ol tiu de Hispanio. Se krome ni konsideras ke la IHD de 29 afrikaj landoj (pli ol duono el la kontinento) estas malpli ol 0,500, rezultas klara la dramo de pli ol 600 milionoj da personoj, kiuj malsatas ĉiutage kaj mor- tas trofrue, al kiuj mankas baza saneco, kiu ne ricevas bazan instruon por siaj gefiloj, kiuj suferas senĉe- sajn socialajn konfliktojn aŭ militojn, senĉese fuĝante al rifuĝint-kampoj. Granda skandalo: Estas neelteneble ke la prezidentoj de la registaroj de tiom malriĉaj landoj tiom skan- dale pliriĉiĝas kiel tiu de Ekvatora Gvineo, kiu per tio kion li eltiras el la petrolo, iĝis proprietulo de pres- kaŭ duono el la lando, krom tio kion li havas ekstere, en eŭropaj landoj; aŭ tiu de Angolo kiu venis antaŭ ne multe da tempo al Hispanio kaj al aliaj eŭropaj landoj per aviadilo, luprenita por kelkajn tagojn, inter la plej luksaj el la mondo, kies kosto en ĉiu horo pretersuperis po 60.000 eŭrojn, dum la angolanoj havas esperon de vivo de 52,4 jaroj, iun IHD de nur 0,526, preskaŭ du trionoj el la kamparaj hejmoj vivadas kun malpli ol 1,75 dolaroj po-tage, kaj 20 elcento el la geinfanoj mortas antaŭ sia 5-a jaro. Riĉeco de Afriko: Do, en Afriko estas la Indico de Ŝtata Febleco pli alta en la mondo. Ĝi estas la konti- nento kiu montras la plej malbonajn indicojn ĉiuaspekte, spite al tio ke ĝi estas la plej riĉa kontinento en la mondo. Ekzemple, ĝi havas 65 elcenton el la kultivo-teroj de la planedo, sed uzataj por produkti nutr- aĵojn por loĝantaroj for de la afrika kontinento; la afrikanoj ne havas alirecon al la nutraĵoj kiujn ili pro- duktas en sia propra tero. Afriko havas ankaŭ, laŭ proksimuma tutmonda kalkulo, 20 elcento el la rezervoj de uranio, 90 elcento de kobalto, 80 elcento de koltano, 40 elcento de plateno, 65 elcento de mangano, in- ter 6 al 8 elcento de la rezervoj de petrolo, 50 elcento de oro kaj diamantoj, ĝiaj humidaj arb-aroj gastigas 45 elcenton el la tutmonda biodiverseco, krom baŭksito, nikelo, germanio, litio, titano, fosfatoj, ktp. La Demokratia Respubliko de Kongo havas 80 elcenton el la koltano de la mondo, iu produkto uzata en multenombraj elektronikaj aplikoj: komputiloj, poŝtelefonoj, televidiloj, ktp. kaj tamen tiu lando estas in- ter la plej malriĉaj en la mondo. Ekstrema malriĉeco: La riĉaj landoj kaj siaj plurnaciaj entreprenoj estas veraj rabobirdoj por Afriko, est- ante la afrikanoj viktimaj de ilia voremo, ĝis tioma grado ke pli ol 300 milionoj el ĝiaj enloĝantoj vidas 96
   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100