Page 97 - heleco-95_Neat
P. 97
kun kronika malsato ĉar iliaj enspezoj ne superas 1 eŭron po-tage, krome ili estas viktimoj de senĉesaj konfliktoj kaj militoj inter ili, instigitaj de ekstere, kaj pro tio iliaj ŝtatoj estas feblaj. La nepra sekvo estas ke ili alfrontas ĉiujn riskojn kaj foriras, samtempe viktimoj de la mafioj kiuj trompas kaj ekspluatas ilin kaj iliajn familiojn. Ni supre diris ke la landoj de la Nordo ekspluatas la afrikanojn. Ni vidu per la sekva bildo tion kio okazas nur kun la afrika petrolo: Ne estas necesaj eksplikoj. Ni vidas kiel ĝi eliras el Afriko kaj kien ĝi alvenas: Tio, kio okazas kun la petrolo okazas ankaŭ kun multaj aliaj afrikaj produktoj: mineralaj, agraraj kaj arbaraj, ĉiuj en la manoj de Plur- naciaj Entreprenoj, kiuj senĉese pliriĉigas tiujn plej riĉajn kaj senĉese malriĉigas tiujn plej malriĉajn. La hispana registaro, krom la gesto de la ŝipo Aquarius, planas ankaŭ demeti la koncertenojn kiuj estas io maldigna de la homaro, kaj impliki Eŭropon en kombinitan operación por pritrakti la afrikan migradon. Ankaŭ meritas laŭdon la institucioj kiuj agadas honestece savante el la Mediteraneo tiom da personoj kiuj danĝeras droni, samkiel multaj aliaj kiuj akceptas ilin post ties alveno, dum meritas abomenon tio ke la radio-dissendilo de la episkoparo ridindigis tiun geston de la Aquarius. La aŭtoro de tia fiago meritas ke oni ĉesigu lin. Ruando: damaĝoj pro la pluvegoj 97
   92   93   94   95   96   97   98   99   100