Page 95 - heleco-95_Neat
P. 95
Verkis: Faustino Vilabrille Dum daŭre persistas la nuna ekonomia modelo, laŭ kiu la riĉaj landoj de la Nordo eks- pluatas la malriĉajn landojn de la Sudo, la migrado norden desude estos nehaltigebla. La ekspluatantoj de Afriko: Tiu ekspluatado efektiviĝas pere de la Plurnaciaj Entreprenejoj, kiuj korup- tas la registarojn de la Sudo kaj ties administraciojn, kiuj siavice lasas sin korupti, por uzurpi ties kultivo- terojn kaj krudmaterialojn, senigas ilin el ties plej bazaj rajtoj (nutrado, edukado, sanecservo…), kaj pelas ilin vivo de mizero, sufero, senpoveco, tristo. Tie oni ne povas vivi kaj tial ili foriras, sciante ke en la fuĝo ili riskas eĉ perdi la vivon, ĉar tie ili jam vidas ĝin perdita kurtatempe. La efika solvo: Estas pro tio ke la sola efika solvo estas agadi origine por ke tie ili povu havi minim- uman indan vivon. Dum oni ne farus ĉi tion, oni devas ilin akcepti, bontrakti, helpi ilin aranĝi sin bone, kiel bone faris la hispana registaro kun la ŝipo Aquarius donante lecionon al Eŭropo, sed la vera solvo es- tas tie, ne ĉi tie. Se ni ne solvas la problemon en ĝia origino la migrado pli kaj pli grandiĝos. Ni ne solvos tion per bariloj, nek per koncertenoj, kiuj estas sanga moko, nek per 45-tagaj permesoj, ĉar Afriko, estante tre riĉa kontinento, plenas je malsato, kaj al la malsato oni ne povas meti landlimojn. Torentaj pluvoj: Estas konataj la sekvoj de la Fajra Vulkano en Gvatemalo, kiuj ĉi tie estis pli malpli diskonigitaj pere de televido. Paralele al la vulkana erupcio, en Ruando kaj aliaj Afrikaj landoj estis falante intensegaj torentaj pluvoj, kiuj laŭŝajne pliiĝas jaro post jaron, sed ĉi tie la informiloj diris ne- nion, pasos la ŝtormoj kaj venos neelteneblan sekecon, kiu devigos multajn milojn da personoj disponi eĉ ne je ia trinkebla akvo, serĉi ĝin tre malproksimen kaj ĉiukaze ne trikebla. Ĝuste kiam mi skribas ĉi li- niojn alvenas mesaĝo dirante ke estas enorma varmo kaj jam malabundas akvo. Sekvoj: La damaĝoj pro la pluvoj estis: sufiĉe da mortintoj, multaj disfalintaj domoj, detruitaj kultiv- teroj, multaj perditaj rikoltoj, kaj sekve de ĉio-ĉi neevitebla malsato kurtatempe. La domoj de la malriĉuloj ĉie, ĉiam estas konstruitaj en la plej malbonaj kaj nesekuraj lokoj. Kaj tio plej malbona en Ruando, ekzemple, estas tio ke la registaro tute ne helpas ilin konstrui alian domon kaj krome ne provizas al ili terenon por tion fari, foje eĉ forpelas ilin el ĝi sen ia ajn konsidero, ĉefe en la proksimaĵoj de la ĉefurbo: “iru for el tie-ĉi, ĉar ĉi loko estas necesa al la registaro”. En Ruando kun 80 elcento da kampara loĝantaro kaj demografia denseco po 452 enloĝantoj je kvadrata kilometro, la manko je tero estas vera dramo, kaj perdi ĝin pro iu ŝtormo estas granda misfortuno. Krome kun po-persona rento je 642 eŭroj, kaj iu IHD (Indico je Homa Disvolviĝo) malpli ol 0,500, la ruandanoj troviĝas inter la tutmondaj loĝantoj kun plej malalta kaj malkvalita vivo, kvankam iuj afrikaj landoj estas eĉ pli malbone ol ili. Indico de Ŝtata Febleco: Inter la indicoj kiujn oni uzas por koni la situacion de iu lando kiel la IHD, la BNP (Bruta Nacia Produkto), au la koeficiento de Gini (por mezuri la malegalecon inter la civitanoj), es- tas ankaŭ la Indico de Ŝtata Febleco (kiu mezuras la nekapablon de la ŝtato por alfronti la problemojn kaj necesojn de siaj civitanoj ĝenerale). Ĉi tiu indico havas kiel limon 120, kiu estus la totala nesolvent- eco de la ŝtato, kiu troviĝus rande de bankroto kaj malapero: tio signifus la kapitulacon de la leĝoj kaj la ordo, la mankon je respondo al la bazaj necesoj de la civitanoj, la ĉeeston de armitaj konfliktoj, organizitaj karteloj de la drogo, la mankon je stabileco de la registaro, ktp. Ni vidu la komparon de la Indico de Ŝtata Febleco de Afriko kun Eŭropo kaj ni vidos ege klare kial tiom da personoj migras el Afriko al Eŭropo. 95
   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100