Page 94 - heleco-95_Neat
P. 94
Leticia Dolera.- Mordi en la pomon. Leticia Dolera estas hispana kin-aktorino speciale engaĝita en la defendo de la rajtoj de la virinoj kaj la batalo kontraŭ la hejma perforto. Per ĉi tiu verko, publikigita en la nuna jaro, ŝi rakontas kial ŝi estas feministino kaj kial ĉiuj devus esti tiaj. La libro estas ankaŭ la historio de kuraĝaj inoj kiuj montris la irendan vojon kaj kies ekzemplo vekis nian kons- cion. Komencante per Eva, kiu estis la unua kiu mordis en la pomon; estis ĝuste tio kio igis ŝin saĝa. Leticia Dolera invitas nin adopti tiun aferon de la personoj kiuj revas pri justa socio. La revolucio estos feminista aŭ ĝi ne estos. Octavio Salazar.- La viro kiu ni devas NE esti. Octavio Salazar estas hispana juristo speciale konata pro sia laboro favore al la interseksa egaleco kaj novaj vir-modeloj. Per ĉi tiu verko li pretendas formuli novan socian kontrakton inter viroj kaj virinoj. Li pensas ke iam eblos la fino de socio en kiu la ĝenerala normo metas la virojn kiel potenculoj kaj la virinojn kiel sub- ordigitaj. Li insistas pri la neceso konstrui pli egalecan, pli justan kaj pli inkludantan mondon. Tamen li asertas ke la libro ne pretendas fari konto-reguligon kun la vi- roj, sed kun la patriarkeco. Iria Marañón.- Eduki pri feminismo. La aŭtorino de ĉi tiu libro, naskiĝinta en Madrido en 1976, studis Hispanan Filolo- gion kaj estas eldonistino en McGraw-Hill kiu eldonas materialojn por la edukado. Ŝi disvolvis sian karieron en la fako de la edukado kaj la eldonado de libroj kaj literaturaj, artaj kaj poredukaj materialoj. Ŝi kreis kaj demarŝas la feministan blogon Comecuentos Makers, kies celo estas veki konsciencon, proponi ideojn por fomenti la memkonscion de la infaninoj kaj eduki la infanojn pri egaleco, kun la intenco ke ili lernu pensi per si mem kaj disvolvu artan sensivecon, kreivan penson kaj entre- preneman spiriton. Sian penson pri tiu afero ŝi prezentas per ĉi tiu libro Eduki pri feminismo. Per ĝi, la aŭtorino, krom insisti pri la neceso konscie kaj respondece eduki la geinfanojn por ke ili vivadu kaj defendu la egalecon, ankaŭ debatas aliajn aferojn, kiel la danĝero de tio ke plejparto el la nunaj ludoj kaj kulturaj referencoj trejnas la etul(in)ojn pri la maniero kiel ili devas konduti, esprimiĝi kaj interrilati laŭ sociaj skemoj kiuj ne kontemplas la seksan egalecon. La libro tre atent(ig)as pri tiu ĉi aspekto de la afero. Se pravas la verkistino de ĉi tiu libro, ekde kiam la infan- inoj aĝas 6 jarojn ili sin sentas malpli inteligentaj ol la infanoj, kaj la knaboj sub- taksas la kapablon de ties universitataj kunulinoj. Pri tio kulpas la stereotipojn de la edukado kaj trejnado al la geinfanoj. Estas konstatebla la diferenco inter la porinf- ana literaturo destinata al la infanoj kaj tiu destinata al la infaninoj. La konstruado de alitipa socio rilate al la seks-egaleco pasas tra drasta ŝanĝo en la eduk-sistemo. Gloria Steinem.- Mia vivo survoje. La usona Gloria Marie Steinem estas juda ĵurnalistino kaj verkistino konsider- ata kiel ikono de la feminismo kaj aktivistino por la virinaj rajtoj dum la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ŝi estis publicistino de la New York Magazine kaj unu el la fondintinoj de la liberala feminista revuo Ms. En la jaro 1969 Steinem publikigis la artikolon: After Black Power, Women’s Liberation (Post la Nigra Povo, la Liberigo de la Virino), kiu igis ŝin liderinon de la feminista movado kaj unu el la ĉefaj figuroj de la t. n. “dua ondo de la feminismo”. Per ĉi tiu aŭtobiografia libro, ŝi rememoras sian nomadan vivon kaj la eventoj kiuj igis ŝin batali favore al la egaleco. Ŝi prirakontas sian kortuŝan sperton, la personojn kiuj inspiris ŝin revolucii la situacion de la virinoj, siajn projektojn en Hindio kaj kiel ĵurnalistino en la 60-aj jaroj. 94