Page 54 - heleco-95
P. 54
L L LA A A A A AS S ST T TU U UR R RA A A
OMANIKA
MANIKA
P P PR R RA A AR R RO OMANIKA
KONSTRU-ARTO
K KO ON NS ST TR RU U- -A AR RT TO O
Sankta Johano de Pravio La praromanika art-stilo floris de la 6-a al la 10-a jarcentoj kelkloke
Eŭropo. Gravaj ekzemploj estis la bizanca, la visigota kaj tiu de la
karolida kortego en Francio. En Hispanio post la disfalo de la
visigota regno estiĝis la kataluna kaj la asturia praromanikaj
modeloj. En la 8-a jarcento, kun la apero de iu povo-centro en la
astura teritorio, aperis ankaŭ la astura praromanika konstruo-arto.
Tiu art-stilo estis rekte ligita al la povo de la asturaj reĝoj, kiuj
iniciatis la starigadon de la publikaj konstruaĵoj dum la daŭro de la
regno. Do, se la astura monarkio estis la kaŭzo de la apero de tiu
Sankta Juliano de la Pratoj praromanika stilo, ĝi estis ankaŭ la kaŭzo de ties morto, kiam la
monarkio ĉesis esti astura. Inter la asturaj praromanikaj konstru-
aĵoj estis ankaŭ palacoj, fortresoj kaj aliaj civilaj laboraĵoj sed ĉefe
estis preĝejoj, temploj, ĉar la ekzisto-kialo de la regno mem estis la
religia celo batali kontraŭ la islamismo superreganta la iberian du-
oninsulon. Krome tiom da religiaj konstruaĵoj respondas al la tiama
plano de kristanigo de regiono kie ĝis tiam apenaŭ oni konis tiun
religion kaj estis neniu preĝejo el la romia kaj visigota epokoj.
En ĉi-stila arĥitekturo super-elstaras la volbo-formoj, kaj estas jenaj
karakteraĵoj: la muroj estas faritaj el etŝtonaro, masonaĵo kaj brikoj,
por la anguloj, kaj kiel bazaj elementoj oni uzis grandajn ŝtonojn;
kovrado per duoncirkla arko, superlevita aŭ ne, kaj barel-volbo,
plifortigita per arkaj strioj aŭ tute aperta; internaj ornamoj per
fresko-pentraĵoj el diversa temaro; ornamitaj bazoj, ŝnuro-formaj
fustoj kaj buntaj kapiteloj, ĉio-ĉi por reliefigi la kolonojn; en la
religiaj konstruaĵoj, tri-nava bazilika plano kun absidoj rektangulaj,
Sankta Ĉambro estante la centra pli ampleksa; en la plejsupera parto de la centra
absido, iu ĉambro kies funkcio laŭŝajne estis harmoniigi la eksteran
aspekton de la konstruaĵo; flankaj sakristioj; portiko piede de la
templo; sistemo de abutmentoj en iuj kazoj.
Rilate al la evoluado de ĉi tiu konstruo-arto, en Asturio oni distin-
gas kvin periodojn. La unua, de formiĝo de la art-stilo, okazis ekde
la komenciĝo de la astura regno, en la jaro 718 ĝis la komenciĝo de
la reĝado de Alfonso la 2-a. Al tiu epoko apartenas, la preĝejo de
Santianes de Pravia (Sankta-Johano de Pravio), de la epoko de la
reĝo Silo. La dua periodo estis tiu de la longa reĝado de Alfonso la
2-a. Al ĝi apartenas la preĝejo de San Julián de los Prados
(Sankta Juliano de la Pratoj), la t. n. “Sankta Ĉambro”, integrita
en la poste konstruita gotika katedralo de Oviedo, kaj la frontispico
de Sankta Tirso, ĉio ĉi en Oviedo, kaj proksime al tiu urbo, Sank-
Frontispico de Sankta Tirso ta Mario de Bendoneso, kaj Sankta Petro de Noro.
54