Page 58 - heleco-95
P. 58
sciate ke multaj hispanaj kristanoj sub la muzulmana regado alprenis la maho-
medan religion. Tiuj kiuj rezistis la socian premon tion fari estis nomataj moza-
raboj. Sed inter la mozaraboj (re)estiĝis la konfikto inter la antikvaj arianoj kaj la
katolikoj aŭ homousianoj. Grava evento kadre de tiu inter-kristana aŭ inter-katolika
konflikto estis la fakto ke Elipando, la tiama ĉefepiskopo de Toledo, kiu estis la
Ekleziestro de la tuta Hispania teritorio, ĉu sub muzulmana regado aŭ ne, alprenis la
adoptisman doktrinon, eble ĉar li devenis el la eks-ariana medio aŭ por esti pli bone
aceptata de la superregantaj maŭroj. La oponantoj al la adoptismaj tezoj de Elipando
ĝuis apogon de la franka kortego de la Karolo la Granda.
Estis en tiu historia kunteksto en kiu vivis kaj agadis Beato de Ljebano. Li ĝuis je
granda famo kiel erudiciulo en la kortego de la astura reĝo Silo, kie li rolis kiel
konfesprenanto de la reĝino Adosinda, edzino de Silo, filino de Alfonso la 2-a kaj
nepino de Pelajo. Kiam, post la morto de Silo, Adosinda iĝis monaĥino en la kon-
vento de Sankta Johano de Pravio, Beato ĉeestis la koncernan ceremonion. Li daŭre
ĝuis influon kaj prestiĝon sub la reĝado de Maŭregato, kaj poste ankaŭ dum la reĝ-
ado de Alfonso la 2-a. Tiu monaĥo kuraĝis kontraŭbatali la teologiajn adoptismajn
doktrinojn de la ĉefepiskopo Elipando, kiun li akuzis je herezo, frenezo kaj nescio.
La enhavo de lia polemikado pri la temo de la adoptismo estas registrita en la du-
voluma verko Apologeticum adversus Elipandum (Apologio kontraŭ Elipando)
kiun li kunverkis kun Eterio de Osmo, iu mozaraba episkopo. Kiel dirite, la kontraŭ-
staro de la hispanaj kristanoj al Elipando ĝuis apogon de la kortego de Karlomagno.
En la jaro 794 okazis iu koncilio en Frankfurto, prezidita de Karlomagno, en kiu oni
kondamnis la adoptisman doktrinon.
Beato mortis kvar jarojn poste, en 798. Tiam jam estis famkonata lia verko de Ko-
mentario de la Apokalipso, kiu ricevis la nomon de ties aŭtoro: Beato de Ljebano.
Fakte, oni povas diri ke li inauguris novstilan literaturon ĉar lia verko estis baldaŭ
imitita de aliaj aŭtoroj tiamaniere ke oni povas paroli pri multenombraj Beatoj. La
verko de Beato estas interpretado de la biblia teksto nomata Apokalipso. Ĝi, kaj la
imitaĵoj kiuj poste sekvis, estas iluminitaj per fantastaj bildoj. La Beatoj konstituas
ĉefverkoj de la mezepoka ikonografio; ili povas esti konsiderataj kiel la unuaj ko-
miksoj en la kulturo de Okcidento. La kelkaj Beatoj verkitaj inter la 10-a kaj la 13-a
jarcentoj, krom la bildojn kiuj estas diversaj, malsamaj, en ĉiu ekzemplero, enhavas
la biblian tekston de la Apokalipso plus la komentarion kiun Beato de Ljebano
verkis en la jaro 776.
La komentario verkita de Beato estas kompilaĵo da ekstraktoj pli malpli longaj
tekstoj elprenitaj el diversaj doktoroj de la Eklezio: Sankta Aŭgusteno de Hipono,
Sankta Ambrozio de Milano, Sankta Ireneo, Sankta Isidoro… kaj ankaŭ la komenta-
rio de Sankta Hieronimo pri la biblia libro de Danielo. Do, oni povas diri ke la libro
de Beato, kaj tiuj de liaj imitantoj, ne estas, en kio rilatas al la tekso, speciale not-
indaj. Ilia intereso baziĝas sur la bildaro, kiu respegulas la artan spiriton de tiuj jar-
centoj de Mezepoko. En la prologo de la libro de Beato aperas iu mapo de la mondo
tia kia ĝi estis konita kaj konceptita en tiu epoko, destinita indiki la situon de la
lokoj menciitaj en la Sanktaj Skribaĵoj. Notinda anekdoto estas ke estis ĝuste en tiu
verko kie oni asignis unuafoje al tiutipaj mapoj la nomon Mapa Mundi. Ja, la tuta
teksto de tiuj Beatoj estis skribita en la latina lingvo, kiu estis kvazaŭ la universala
lingvo de la epoko en Okcidenta Eŭropo.
La Apokalipso, kies aŭtorecon oni atribuas al la apostolo Sankta Johano, estas la
lasta libro de la kristana parto de la Biblio, nomata Nova Testamento. La apoka-
lipso-tipa literaturo floris, en la juda mondo, en la periodo inter ambaŭ Testa-
mentoj (2-a jarcento a. K. kaj 1-a jarcento p. K.). Ĝiaj radikoj troviĝis ne en la
Nova Testamento sed en la lastaj libroj de la Antikva Testamento, ĉefe en iuj
partoj de la Libro de Danielo, verkita ĉirkaŭ la jaro 167 a. K. La t. n. Apokalipso
de Johano estis verkita fine de la 1-a jarcento, post la persekutado de la kristanoj
fare de Nerono kaj dum la persekutado far Diokleciano. La apokalipsaj libroj pre-
tendis esti elmontron de la estonteco ĉar estas destinitaj anonci al la persekutatoj
tion ke la malbonaĵoj kiujn ili suferas estas promeso de eterna feliĉo. Tiuj tekstoj
estas intence neklaraj por ke interpretu ilin nur la homoj al kiuj estas destinata la
58