Page 56 - heleco-95
P. 56
volbo el briko super malalta ŝtona soklo. En la ĉef-flanko estas unu
fenestro stukita per duoncirkla arko apogita sur du kolonoj kaj en
ambaŭ flankoj de la volbo estas fenestroj formantaj malgrandajn
lunetojn. Ankaŭ la dua etaĝo estas kovrita per duon-barela volbo el
briko kaj en la ĉef-flanko estas arko subtenita de dikaj kolonoj kun
ornamitaj kapiteloj. Apude al tiu ensemblo la reĝo Alfonso la 2-a
igis konstrui ankaŭ iun preĝejon dediĉitan al Sankta Tirso, el kiu
oni konservas nur la fasadan muron de la absido. Tiu reĝo igis
konstrui kromajn tri preĝejojn: Sankta Mario de Bendoneso,
Sankta Adriano de Tunjon’
Sankta Petro de Noro kaj la ĉefa, la jam menciita de Sankta Ju-
liano de la Pratoj, kaj kvankam ne estas certeco pri tio, ŝajnas ke li
Sankta Savanto de Priesko
igis konstrui ankaŭ la primitivan bazilikon de Kompostelo.
Ankaŭ la reĝo Ramiro atentis pri la farado de gravaj konstruaĵoj ene
kaj for de Oviedo, krom la jam mencitaj ĉefverkoj de la palaco nun
konata kiel Sankta Mario de la Naranko, kaj la preĝejo de Sank-
ta Mikaelo de Liljo. Pri la preĝejo de Sankta Kristina de Leno ne
ekzistas informo rilate al ties konstruado sed oni pensas ke ĝi apar-
tenas al ti periodo de la reĝo Ramiro pro ĝia simileco kun Sankta
Mikaelo de Liljo.
En la epoko de Alfonso la 3-a atingis la astura arto sian plej altan
disvolviĝon. Krom la menciitaj preĝejoj de Sankta Savanto de
Valdedio kaj Sankta Adriano de Tunjon’, tiu monarko okupiĝis
ankaŭ pri civilaj konstruaĵoj. Nuntempe ekzistas ankoraŭ la mo-
numenta fonto nomata Foncalada (Fonkalado). Ĝi havas rekt-
angulan bazon kaj estis konstruita el bone tajlitaj ŝtonoj kaj kovrita
Sankta Jakobo de Gobiendeso per du-dekliva tegmento el ŝtonoj. La interno estas duon-barela
volvo sub kiu fluas la akvo. En la frontispico estas tajlita sur la
ŝtono la t. n. “kruco de la anĝeloj”, emblema símbolo de la regno
ĝenerale kaj de Alfonso la 3-a konkrete.
Menciindas ke la praromanika konstruarto kiun oni difinas kiel “as-
tura” ne estis afero ekskluziva de ĉi tiu regiono. La regno de la
asturaj reĝoj etendiĝis al aliaj regionoj kaj ankaŭ en ĉi tiuj oni faris
konstruaĵojn en tiu epoko. Ni menciis la templon konstruitan en
Sankta Martino de Saleso
Kompostelo. En Galegio oni konstruis aliajn preĝejojn kaj ankaŭ
Sankta Francisko de Avileso fortresojn, kastelojn...
En Kantabrio elstaras la monaĥejo de Santa Toribio de Ljebano
kaj la preĝejoj de Sankta Mario de Piasko kaj Sankta Juliana en
Santiljano de Maro, tiu surroka de Valderediblo, preĝejo de Aro-
jueloj, Sankta Mario de Valverdo, Sankta Romano de Moroso,
Sankta Mario de Lebenjo…
Ankaŭ en Eŭzkadio aŭ Vaskonio ekzistas praromanikaj konstruaĵoj,
ĝenerale malgrandaj ermitejoj, sed plej abundas tiutipa arto en la
suda parto de tiu regiono kiu konstituis la grafejon de Kastilio. Eĉ
Fonkalado en la teritorioj repopolitaj rezulte de la disvastiĝo de la astura regno,
aŭ Regno de Galegio kiel estis konata en tiuj jarcentoj, abundis la
religiaj kaj civilaj konstruaĵoj laŭ la praromanika astura modelo. La
reĝa kortego translokigita al Leono daŭrigis la taskon de repopolado
kaj konstruado laŭ stilo kiu fine evoluis al la klasika romaniko.
En Galegio, male ol en Asturio, Kantabrio kaj Vaskonio, ekzistis
kristanaj temploj konstruitaj antaŭ la 8-a jarcento, dum la visigota
epoko kaj eĉ antaŭe, dum la romia epoko. Ekzemple, la preĝejo de
Sankta Komba de Bando estas de la 7-a jarcento, kaj oni konser-
vas kelkajn aliajn el la 8-a jarcento. Praromanikaj, de la 9-a kaj 10-a
jarcentoj menciindas la preĝejoj de Franchelos, Ambia, Cebreiro,
Toques, Mixós, Celanova, Panxón (Nigrán)...
56