Page 55 - heleco-95
P. 55
La tria periodo estis la t. n. “ramira”. Temas pri la konstruaĵoj far- Sankta Mario de Bendoneso
itaj dum la reĝado de Ramiro la 1-a. (jaroj 842 al 850). Ĝiaj ĉefaj
konstruo-verkoj estis la palaco nun nomata Sankta Mario de la
Naranko, preĝejo de Sankta Mikaelo de Liljo kaj tiu de Sankta
Kristino de Leno. En ĉi lasta periodo aperis arkitekturaj novaĵoj:
ĝenerala uzado de arkaj strioj por la subtenado de la volboj, kiuj
koincidas kun pilieroj kiuj eltenas la pezon de la strukturo, kaj
heliko-formaj kolonoj kaj aliaj ornamaĵoj. Ankaŭ estas kombino de Sankta Petro de Noro
transversaj kaj laŭlongaj volboj, el kalka ŝtono, kiuj estas pli leĝeraj
ol tiuj de la antaŭaj periodoj; la alteco de la konstruaĵoj estas pli
granda.
La kvara periodo estis tiu de la epoko de la reĝo Alfonso la 3-a. La
du monumentoj plej elstaraj estis tiu de la preĝejo de Sankta Sav-
anto de Valdedio kaj tiu de la preĝejo de Sankta Adriano de
Tunjon’ krom la fonto t. n. Foncalada. En ĉi tiu periodo aperas iuj
elementoj el mozaraba origino alportitaj de la enmigrintoj el la sudo
fuĝintoj el la islama persekutado. Reaperas la hufo-forma arko, kor-
dovaj kreneloj kaj mozarabaj kapiteloj dum plurestas la bazilika
strukturo kaj pli granda alteco de la navoj.
La fina etapo estis tiu okazinta post la translokigo de la kortego al
Leono-urbo. Sen la reĝa impulso kiu karakterigis la antaŭajn eta-
pojn, la astura konstru-arto revenis al la unuaj formoj de tiu stilo.
Ekzemploj de tiu regreso estas la preĝejoj de Sankta Savanto de
Priesko kaj tiu de Sankta Jakobo de Gobiendeso.
Ĝenerale por la ensemblo de ĉiuj periodoj oni povas diri ke, kvan-
kam ne mankas elementoj el bizanca kaj mozaraba deveno, inter la Sankta Mario de la Naranko
divers-origina influo sur ĉi art-stilo elstaras tiu de la visigota arto
kaj tiu de la karolinga kortego. Rimarkindas, tamen, ke jam ekde la
unua periodo (Sankta Johano de Pravio), la astura stilo rompas
kun la visigota skemo de unu sola navo por alpreni la modelon de
tri navoj kun transepto.
Kompreneble, kaj bedaŭrinde, oni ne konservas ĉiujn konstruaĵojn
faritajn en Asturio dum la praromanika epoko. Oni scias ke dum la
tempo kiam Oviedo estis ĉefurbo kaj reĝa kortego oni konstruis tie
multajn monumentajn arkitekturajn verkojn. Fakte, je la fino de la
reĝado de Alfonso la 3-a tiu Oviedo estis pure praromanika urbo.
Same kiel okazis en aliaj lokoj, la pasado de la tempo iompostiom Sankta Mikaelo de Liljo
ŝanĝis la fizonomion de la urbo. Post la praromanika epoko venis la joNaranko
pure romanika, poste la gotika kaj poste sekvis aliaj konstruo-stiloj.
Novaj konstruaĵoj anstataŭis la antikvajn aŭ partece kunfandiĝis
kun ili. Ekzemple, la nuntempa gotika katedralo de Oviedo staras en
la loko kie iam ekzistis praromanika preĝejo eble tiom interesa aŭ
eĉ pli ol tiuj ankoraŭ ekzistantaj. Kaj nuntempe ekzistas konstruaĵoj
kiuj estas miksaĵo de elementoj de pluraj stiloj faritaj en malsamaj
epokoj. La homoj vivantaj en tiuj epokoj ne faris la distingon pri
arkitekturaj stiloj kiel ni faras nun.
Estante Oviedo la reĝa ĉefurbo, oni faris tie diversajn konstruaĵojn: Santa Kristino de Leno
la preĝejo dediĉita al Sankta Savanto, kiu estis la origina nukleo de joNaranko
la nuna katedralo, kaj alia dediĉita al Sankta Mario, kiu estis de-
truita en la 17-a jarcento. Alfonso la 2-a igis konstrui reĝan palacon
kaj du ĉambroj, unu dediĉita al Sankta Eulalia kaj supre alia por
adori la Sanktan Keston. La ensemblo de ambaŭ ejoj estas nomata
Sankta Ĉambro: temas pri duetaĝa konstruaĵo apuda al la reĝa pa-
laco el kiu nun restas nur la t. n. Turo de Sankta Mikaelo. La suba
etaĝo aŭ kripto de Sankta Leokadia estas kovrita per duon-barela Sankta Savanto de Valdedio
55