Page 57 - heleco-95
P. 57
«Beato de Ljebano» estas nomo de persono sed ricevas tiun nomon ankaŭ la fam-
konata verko de tiu homo. Li estis monaĥo en tiu kantabra monaĥejo kiu nuntempe
nomiĝas Sankta Toribio de Ljebano fine de la 8-a jarcento. La menciita verko
estas Komentario de la Apokalipso. Por kompreni la agadon de Beato kaj la celon
de lia verko konvenas ke ni prikonsideru la historiajn cirkonstancojn de la epoko kaj
loko en kiuj disvolviĝis lia vivo kaj verkado.
Tiam plejparto el la Iberia Duoninsulo estis, ekde la jaro 712, sub la povo de la mu-
zulmanoj, kiuj regadis ĝin ekde Kordovo. En la nordo de la lando, la regionoj kiuj
nun nomiĝas Asturio kaj Kantabrio, kaj parto el Galegio, konstituis iun regnon kiu
rezistis, en malfacilaj cirkonstancoj, la premon de la muzulmana povo. Multaj krist-
anoj el la maŭra territorio serĉis rifuĝon en tiu eta kaj febla kristana regno. Verŝajne
nia Beato estis iu el tiuj mozaraboj venintaj el la sudo por vivi sian religion for el la
muzulmana influo. Sed ene de la hispana kristanaro ne regis konkordo. Jam ekde la
epoko de la visigotoj, antaŭ la araba invado, ekzistis ega konfliktado inter la arianoj
kaj la homousianoj. Ĉar la afero iome rilatas al la temo kiun ni pritraktas, oni devas
klarigi kial, por difini la ne-arianajn kristanojn ni uzas la terminon «homousianoj»
kiel oni nomas ilin en la priteologia verkaro, kaj ne «katolikoj» kiel ĝenerale faras la
prihistoriaj verkoj. Strikte parolante, katolikoj estis ambaŭtipaj religianoj, la arianoj
kaj la homousianoj. Jam ekde la unuaj jarcentoj de la kristana erao ekzistis kristanaj
sektoj kiuj neniam apartenis al la Universala aŭ Katolika Eklezio: ebionistoj, gnosti-
koj, maniĥeanoj, ofitoj, docetanoj… sed aliaj originiĝis ene de la katolikismo mem.
La ĉefa el ĉi tiu tipo estis la arianismo kaj la adoptismo kiu iamaniere devenis el ĝi
kaj pri kiu ni devos okupiĝi. Eĉ post la Koncilio de Niceo (jaro 325) kie estis rifuzita
kaj kondamnita la ariana doktrino, daŭre kaj dumlonge estis la arianoj ene de la Uni-
versala Eklezio. Fakte, ĉiu katolika episkopa seĝo povus esti okupita ĉu de homo-
usiana ĉu de ariana episkopo, kaj ambaŭ povus havi sub ties religia jurisdikcio pas-
trojn kaj kredantojn el ambaŭ tendencoj. Eĉ okazis ke iu papo de Romo (Felikso la
2-a) estis ariano. La rilatoj inter la fideluloj de ambaŭ kredoj foje estis pacaj sed
plejofte estis inter ili malkonkordo kaj eĉ perforto. Laŭlonge de la kvara jarcento oni
serĉis teologiajn formulojn por akordigi ambaŭ tendencojn de la katolikismo, kaj
tiucele okazis en Antioĥio kelkaj koncilioj; en la lasta el ili, en la jaro 341, oni difi-
nis ne malpli ol kvar formulojn de kredo-konfeso kaj iun kvinan kvar jarojn poste en
iu koncilio en Milano. Ĉiuj ĉi kredo-formuloj penis starigi kompromisan krederon
inter la teologia doktrino de la homousianoj kiu postulas aŭ deklaras la diecon de
Jesuo-Kristo kaj tiu de la arianoj kiuj neas tiun dogmon. La intermeza doktrino,
nomita adoptismo, fine estis rifuzita de ambaŭtipaj kredantoj.
La afero de la adoptismo reaperis en Hispanio kelkajn jarcentojn poste, konkrete
fine de la 8-a jarcento. Okazis ke, kiam la visigota monarkio decidis, komence de 7-
a jarcento, rifuzi la arianismon kiel oficialan religion de la regno kaj alpreni la dok-
trinojn de la homousianoj, kiuj de tiam monopoligas la titolon de «katolikoj», la
arianoj ne tuj malaperis sed duonkaŝe konservis sian kredaron pli malpli adoptism-
maniere. La araba invado kreis kondiĉojn por la reflorado de tiu forgesita formulo
de la adoptismo kiel duon-ariana aŭ kripto-ariana super-vivado. La muzulmanoj, ja,
respektis la figuron de Jesuo-Kristo sed ne ĉi ties diecon. Do en socipolitika sistemo
regata de ili estis pli tolerata la adoptismo ol la ortodoksa katolikismo. Estas
57