Page 59 - heleco-95
P. 59
mesaĝo. Se origine la Apokalipso estis anonco de la fino de la persekutado far
la romianoj, en la kunteksto de la verko de Beato la simboloj akiras novan sig-
nifon ĉar la mesaĝo iras destinata al la hispanaj kristanoj kiuj rezistas kontraŭ la
araba emirejo. Ĉi tie la promeso estas la fino de la muzulmana superregado.
Tial por la kristanoj loĝantaj en la Andaluzia Kalifejo la Apokalipso iĝis eĉ pli
grava ol la Evangelio mem.
Krome la Apokalipso kies disvastiĝo Beato volis potencigi estis teologia kaj
politika verko kontraŭ la arianoj. En la teksto de Sankta Johano oni emfazas, pli
ol en la Evangelioj mem, la dian kondiĉon de Kristo. Tial la arianoj, kiuj ri-
fuzadis tiun dogmon, ne akceptis la Apokalipson. Do la verko de Beato enkadr-
iĝas en la teologia disputado kiun li havis kontraŭ Elipando, la mozaraba epis-
kopo de Toledo. Kaj ĉar la batalo, fakte, estis religia kaj kultura kontraŭfront-
iĝo, inter la eŭropa katolikismo kaj la postrestaĵoj de la visigota religia tendenco
kiu rezistadis ene de la mozaraba loĝantaro, la klerikaro de la Regno de Asturio
enkondukis en sian liturgion la devigon legi dum la celebrado de la meso tiun
tekston; ĉi tio eksplikas la abundan kopiadon de la verko de Beato de Ljebano.
En la Komentario de la Apokalipso verkita de Beato aperas mencio de tio ke
la apostolo Sankta Jakobo predikis la Evangelion en Hispanio. Estas la unua
fojo en kiu oni faris tian aserton. Ekzistas neniu antaŭa notico pri tiu faro kiu,
krome, estas tute ne verŝajna. Sed tiu aserto de la monaĥo de Ljebano, eble
preter ĉi ties intenco kaj konscio, rezultis la komenco de procezo de ekspansio
de la Jakoba religi-militista kulto en Hispanio. Malmultajn jarojn post la
verkado de la Komentario, oni “malkovris” en iu loko de la teritorio de la As-
turia Regno la tombon de tiu apostolo. Se lia predikado en Hispanio ne estas
verŝajna, eĉ pli ne ebla estas lia tombo en Galegio eĉ se li vere estus predikinte
ĉi tie. Estas tre verŝajne ke la malkovrita tombo estis tiu de Prisciliano, gnostiko
mortkondamnita en la jaro 385 far iu eklezia tribunalo.
La kolekto da Beatoj ellaboritaj ekde la fino de la 8-a jarcento estis kvazaŭ la
premiero de la tekniko de la libro-miniaturado, almenaŭ en Hispanio. Sed, kom-
preneble, la tekniko kaj la ideo mem de ilustritaj libroj ne startis tiam de nulo;
ĝi estis aplikado kaj disvolviĝo de la mozaraba arto. Ni ne forgesu ke la apero
de tiu literaturo okazis ene de procezo de enmigrado de gravaj mozarabaj inte-
lektuloj en la regnon de la asturaj reĝoj; Beato de Ljebano mem eble estis unu
el tiaj personoj. Ankaŭ la mozaraba arto mem ne startis de nulo; ĝi ricevis in-
fluon de la visigota, karolida kaj araba art-modeloj. Ĉiukaze, depost la apero de
la unuaj Beatoj, baldaŭ la tekniko kaj la modelo estis aplikita al aliaj verkoj,
ekzemple, en la jaro 920 aperis la miniaturita Biblio de la monaĥejo de Sankta
Mario kaj Sankta Martino de Albaro (Bierzo), kiu estas ankoraŭ konservata en
la arkivo de la katedralo de Leono.
Oni konservas ankoraŭ proksimume tridekon da tiuj Komentarioj de la Apokal-
ipso ĝenerale konataj kiel «Beatoj». Dudek-kvin el ili estas kompletaj. Sed ne
ĉiuj apartenas al la epoko kiun ni pritraktas sed estas kopiaĵoj de aliaj faritaj
antaŭe. Oni devas reliefigi ke ĝia ĉefa rolo, en la epoko kiam ili estis ellaboritaj,
estis la liturgio. Sendube la grandiozeco de la bildoj de tiuj Beatoj similas al tiu
de la mozaraba liturgia kulto. Sed nuntempe estas malfacile konjekti kiomgrade
la ilustraĵoj de la Beatoj respegulas elementojn de la tiama ĝenerala realaĵo kaj
kiomgrade respegulas elementojn de la mozaraba liturgio; eble estas miksaĵo de
ambaŭtipaj elementoj. Notindas ke en la bildoj abundas altaroj kun kalikoj, an-
kaŭ bildoj de la vizioj priskribitaj en la apokalipsa teksto, kaj aliaj elementoj
kiuj povas esti mebloj kaj objektoj kutime uzataj en tiu epoko.
Se la teksto, en ĉiuj Beatoj estas la Apokalipso plus la Komentario de la mona-
ĥo de Ljebano, la bildoj de ĉiu ekzemplero estas persona kontribuaĵo de la
koncerna kopiisto, t. e. la diversaj Beatoj malsamas en kio rilatas al la miniatura
laboraĵo. Tial ĉiu specimeno, ĉiu Beato, estas interesa per si mem. La Beato de
Tabaro (Zamoro), ellaborita de iu monaĥo nomita Emeterio, enportas desegnon
59