Page 71 - heleco-95
P. 71

Fremdlande kaj fremlingve


                             Ni recenzis kelkajn librojn pri la Regno de Asturio, iu el ili estas pure
                             prihistoria. La sama aŭtoro, Claudio Sánchez Albornoz, publikigis pli el
                             la sama tipo. La ceteraj estis romanoj, noveloj, eĉ komikso sur la histo-
                             ria fono de tiu Regno. Ĉiuj ili havas kiel komunan econ tion ke neniu el
                             ili, laŭ nia scio, estis tradukita al fremdaj lingvoj. Ĉu tio signifas ke for
                             de Hispanio, aŭ de la hispanparolanta landaro, estas nekonata la histo-
                             rio de tiu regno kiu naskiĝis en la astura regiono? Tute ne. Nun ni pri-
                             temos du tipojn je literaturo en fremdaj lingvoj per kiuj oni disvastigas
                             scion pri la Rekonkero kiu komenciĝis en la menciita regiono.
                             Unue estas ĉiuj libroj aŭ libro-kolektoj temantaj pri Universala Historio.
                             Vole nevole, oni ne povas lasi for de la prihistoria informado la fakto ke
                             granda kaj grava lando kia estis la visigota Regno en la 8-a jarcento
                             estus kaptita de la muzulmanoj en la daŭro de nuraj tri jaroj. De vid-
                             punkto de informado pri historio de Eŭropo en Mezepoko oni povas diri
                             ke tiu evento estis speciale interesa. Kaj informi pri ĝi implicas aldoni
                             ke post malmultaj jaroj komenciĝis lanta sed nehaltigebla regreso de la
                             muzulmana  potenco  rezulte  de  ribelo  kiu  generis  regnojn  destinitajn
                             renversigi la situacion post ok jarcentoj. Temas pri aferoj kiuj ne oka-
                             zas ĉiutage. Tial la nomo de Asturio kaj la historio de la regno kiu nask-
                             iĝis  ĉi  tie  nepre  devas  aperi,  pli  malpli  amplekse,  en  ĉiuj  Universalaj
                             Historioj eldonitaj en la mondo.
                             La alia teksto-tipo per kiu oni disvastigas informon pri ĉi tiu regno nask-
                             iĝinta en la nordo de Hispanio fine de la 8-a jarcento estas Interreto.
                             En la monda reto oni povas trovi informon pri ĉio, aŭ preskaŭ ĉio. Serĉ-
                             ante per la esprimoj: Royaume des Asturies, Kingdom of Asturias,
                             Königreich Asturien, Reino das Astúrias, Regno delle Asturie, Ко-
                             ролевство  Астурия,  سايروتسأ  ةكلمم,  アストゥリアス王国,
                             阿斯图里亚斯王国, סאירוטסא תכלממ k.a. oni trovas retpaĝojn kiuj inform-
                             as pri la Regno de Asturio, kaj ne nur en tiuj paĝoj de Vikipedio.
                             Sed ĝuste per la paĝoj de Vikipedio oni povas pli bone kontroli la am-
                             plekson de la fremdlingva disvastiĝo pri la temo. Tiele ni povas konstati
                             ke por la esprimo Regno de Asturio estas informo en 55 lingvoj, por
                             Reĝo Pelajo Vikipedio informas en 43 lingvoj, Batalo de Kovadongo
                             en 33 lingvoj, Reĝo Alfonso la 1-a de Asturio en 27 lingvoj, Astura
                             monarkio kaj Reĝo Alfonso la 2-a de Asturio en 28 lingvoj, Adosin-
                             da  en  10  lingvoj,  Reĝo  Silo  en  23  lingvoj,  Reĝo  Alfonso  la  3-a  de
                             Asturio en 36 lingvoj, Astura Praromanika Konstruarto en 26 ling-
                             voj, Beato de Ljebano en 13 lingvoj… Kaj tiele multaj aliaj vortoj kaj
                             esprimoj kiuj rilatas al la Regno de Asturio. Kompreneble, la amplekso
                             de la informo en ĉiu temo varias de iuj lingvoj al aliaj. Esperanto estas
                             unu el la lingvoj uzataj por tiu Vikipedia informado kvankam ne por ĉiuj
                             aferoj kaj krome ne tre amplekse. Restas nur aldoni ke iuj el la uzataj
                             linvoj, strikte, ne estas fremdaj lingvoj sed iuj el tiuj parolataj en Hispa-
                             nio  mem  krom  la  kastilia,  oficiala  lingvo  de  la  lando:  eŭska,  galega,
                             kataluna… kaj la astura mem.








                                                              71
   66   67   68   69   70   71   72