Page 70 - heleco-95
P. 70
LA KRONIKO DE LEODEGUNDO
Temas pri komikso-kolekto konsistanta el 25 kahieroj.
Ties aŭtoro estas Gaspar Meana, el Ĥiĥono. La originala
lingvo de tiuj komiksoj estas la astura, kaj ĝia temo estas
tiuj 180 jaroj de la historio de la Asturia Regno. La de-
segnoj estas fajnaj sed, bedaŭrinde, nigra-blankaj; nur la
kovril-paĝoj de la kahieroj estas koloraj.
La rakonto kiun oni faras per tiu granda kolekto baziĝas
sur la okazaĵoj de la epoko, ne nur en Asturio sed ankaŭ
en la cetero de Hispanio kaj fremdaj lokoj: Romo,
Konstantinopolo, la karolinga kortego de Aĥeno, kaj di-
versaj lokoj de la muzulmana mondo for de Hispanio.
Do, temas pri intrigo, aventur-romano sur historia fono
sed kun kelkaj fikciaj personoj, inventitaj de la aŭtoro kaj
interagante kun la veraj historiaj personuloj. Tiorilate es-
tas simila kazo al tiuj de la verkaro de José Javier Espar-
za, Matilde García Maŭriño k.a. Ĉiuj, kiuj verkas tiutipaj
noveloj sur historia fono, krom inventi pli malpli da fikciaj
roluloj, kiuj fakte estas la ĉefroluloj de la koncernaj intri-
goj, interpretas siamaniere la dubindajn historiajn okaz-
intaĵojn kaj aventuras hipotezojn pri tiuj aferoj pri kiuj la
kronikoj de la epoko silentas aŭ ne sufiĉe klarigas.
Cetere, la legado de ĉi tiu verko estas amuza kaj utilas
ankaŭ por ekscii pri la historiaj okazintaĵoj de la epoko.
Alia celo de la verko estas promocii la asturan lingvon.
Ĝis nun ĝi ne estis tradukita al aliaj lingvoj, eĉ ne al kas-
tilia (oficiala hispana lingvo). En Asturio la uzado de la
etnia lingvo estis en regreso dum la lastaj jarcentoj kaj
oni intencas revivigi ĝin.
70