Page 66 - heleco-95
P. 66

José Javier Esparza Torres
                        Naskiĝis en Valencio en 1963. Ĵurnalisto kaj verkinto de pli ol deko da libroj pri la historio
                        de Hispanio kaj noveloj, krom eseoj, pri historia kaj politika enhavo. Lia verkaro, prelegoj k.
                        c. enkadriĝas, kunlabore kun simil-opiniantaj intelektuloj, en ideologia aktivado promoci-
                        ante politikajn poziciojn de la tiel nomata «Nova Dekstraro», sed kun hispanaj trajtoj aŭ
                        karakteraĵoj kiuj distingas ĝin el aliaj eŭropaj nov-dekstraraj movadoj. Serve de tiu politika
                        idearo li kontribuis al la promociado de kulturaj movadoj kiaj Aurora kaj Hesperides.

       Iuj el la libroj de Javier Esparza estas pure prihistoriaj verkoj kaj aliaj estas romanoj sur historia fono. Ĉiu-
       kaze, lia tuta verkaro havas tiun politikan orientiĝon kiu karakterigas lian publikan vivon kaj agadon. Lia per-
       sona maniero koncepti la patriotismon enkadrigas lin, en la tereno de la klasbatalo, en la konservativajn me-
       diojn. Ĉi tio estas speciale evidenta en liaj verkoj pri la moderna historio de Hispanio: La ruĝa teroro en His-
       panio, La Nigra Libro de Karrillo, La nigra jarduo, La Nigra Libro de la hispana maldekstraro; Kroniko
       de la Zapaterismo, Proceso al Franko…
       Liaj verkoj pri la pasinta historio de la lando plendediĉiĝas al la emfazado aŭ eĉ bombastado de tiuj faroj kaj
       aspektoj de la hispana tradicio kiuj utilas al li por subteni sian ideologian strukturon. Al tiutipa literaturo apar-
       tenas liaj libroj: Santiago y cierra España (Sankta Jakobo kaj atakas Hispanio), La hispana ĝesto, Epi-
       ka Hispanio, Ili forĝis Hispanion (Kolekto de tekstoj kaj biografioj de gravaj personoj de la historio de His-
       panio), Hispanaj Herooj ekde la A ĝis la Z, La kruc-kampanjo de la Oceano (pri la vojaĝoj de Kristoforo
       Kolombo), Tercios (hispanaj infateriaj regimentoj de la 16-a kaj 17-a jarcentoj)… Per iu el siaj laste publikig-
       itaj verkoj, Historio de la Ĝihado; dek-kvar sangaj jarcentoj nome de Alaho, Esparza akre prijuĝas la
       isla-man religion kaj kulturon ĝenerale.
       Rilate al la temo de la Regno de Asturio kaj la Rekonkero ĝenerale, Esparza verkis: Visigotoj (li atribuas al
       la visigota epoko la naskiĝon de la hispana nacio), La granda aventuro de la regno de Asturio; tiele ko-
       menciĝis la Rekonkero, La Regno de la Nordo, La kavaliro de la blanka apro, Maŭroj kaj Kristanoj, La
       Demonoj de la Maro (pri la vikingaj atakoj). Ĉiam serve de la oficiala interpretado de la hispana historio kaj
       la tradicio, la aŭtoro, en sia verkaro pri la okazintaĵoj de la Regno de Asturio, ignoras ĉiun ajn intencon objek-
       tive esplori la dubindan informon de la Kronikoj de la epoko. Ekzemple, pritemante la konflikton de la sukced-
       ado de la reĝo Alfonso la 2-a, Esparza senkritike alprenas la oficialan kaj interesitan version provizitan de la
       Kronikoj de Alfonso la 3-a, kiuj celis defendi la legitimecon de la uzurpinta dinastio de Ramiro kontraŭ la rajtoj
       de Nepociano. Resume, la verkoj de José Javier Esparza povas rezulti distraj kaj amuzaj por la legantoj, sed
       tiuj kiuj volus bone koni la historiajn eventojn prefere legu ankaŭ alitipan prihistorian literaturon.














































                                                        66
   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71