Page 68 - heleco-95
P. 68
María Teresa Álvarez García naskiĝis en Candás (Astu-
rio) en la jaro 1945. Ŝi estas ĵurnalistino kaj verkistino, kaj estis
edziĝinta al la generalo Sabino Fernández Campo, grafo de La-
tores ĝis ĉi ties forpaso en la jaro 2009.
Ŝi laboris en kelkaj asturaj ĵurnaloj kaj radio-stacioj, kaj
translokiĝinte al Madrido ŝi laboris en la landa televida
subdirektoreco pri kulturaj elsendoj. Iu el la televidaj pro-
gramoj kiujn ŝi gvidis titoliĝis: Virinoj en la historio. Sa-
man titolon havis iun kurson kiun ŝi gvidis en la Internacia
Universitato Menéndez Pelayo en la jaro 2000. Kaj ĝuste
al tiu ĉi temo de famaj historiaj virinoj ŝi dediĉis sian tutan
verkadon.
Ŝi verkis pli ol dekduo da libroj de biografioj de virinoj kiuj
havis ian elstaran rolon en la historio: reĝinoj, heroinoj,
artistinoj, registinoj…
Unu el la libroj kiujn María Teresa Álvarez dediĉis al notindaj virinoj
titoliĝas: Urraka, reĝino de Asturio. Spite al tio kion povas sugesti
tiu titolo, la afero nur flank-angule rilatas al Asturia Regno ekzistinta
inter la jaroj 722 kaj 910. Tiu Urraka, kies biografia libro María Te-
resa Alvarez publikigis en la jaro 2016, vivis en la 12-a jarcento. Ŝi
estis bastarda filino de la reĝo Alfonso la 7-a de Leono kaj de iu as-
tura ino nomata Gotrodo Petri; ŝi iĝis reĝino de Navario pro sia edz-
iniĝo al la reĝo García Ramírez, al kiu ŝi naskis iun filinon. Post ses-
jara geedziĝo ŝi iĝis vidvino kaj ŝia patro nomumis ŝin Reĝino de As-
turio. Ŝi estis la unua kaj la sola ino kiu portis tiun titolon.
En Oviedo ŝi edziniĝis al Álvaro Rodríguez de Castro, al kiu ŝi nas-
kis filon: Sancho Álvarez de Castro. La titolo de «Reĝino» asignita al
ŝi ne signifis politikan jurisdikcion sendependan de la Regno de Leo-
no, sed ŝi havis sufiĉe da povo en la demarŝado de siaj ampleksaj
feŭdoj en Asturio eĉ post la morto de sia patro kaj la dispartigo de la
regno inter ĉi ties viraj filoj. Denove vidvino en la jaro 1163, Urraka
edziniĝis de nove, ĉi-foje al iu nobelo nomata Álvaro Roderici, sed
mortis la sekvintan jaron, en 1164.
Same kiel okazis kun la ceteraj inaj biografioj verkitaj de Maria Tere-
sa Álvarez, en ĉi tiu oni idealigas la figuron de la biografiita ino. Pli ol
priskribo de homa vivo, tiutipa literaturo ŝajnas “mondumaj novaĵoj”.
68