Page 9 - heleco-96
P. 9
de siaj inventoj. Sekve de tiuj problemoj li suferis nervan krizon. Kvankam li
vivis ĝis la jaro 1943, lia bonŝanco tute malaperis ekde 1904. Tiu longa kaj
lasta periodo de lia vivo estas interesa de biografia vidpunkto ĉefe ĉar eĉ tiam li
ne ĉesis inventi kaj plani artefaktojn kaj teknologiajn sistemojn. Per la sekvaj
ĉapitroj ni dediĉos ankaŭ al tiu etapo la atenton kiun ĝi meritas.
Sed, kiel dirite, post la jaro 1905 li jam ne sukcesis altiri la atenton de siaj sam-
tempanoj. Kio okazis? Liaj biografiistoj intencas ekspliki tion siamaniere. Li
mem, estis surprizita de tiu situacio, kaj la fakto ke li suferis egan nervan de-
presion ŝajnas indiki ke li, spit’ al lia genieco ne komprenis la esencon de la
problemo. Aŭ eble jes, li fine estis kompreninta ĝin kiam li eldiris: La nun-
tempo estas via sed la estonteco apartenas al mi. Ja, li pravis pri tiu antaŭvido;
baldaŭ post lia morto la tribunaloj sentencis ke la merito inventi la radion apar-
tenis al Nikolao Teslo kaj ne al Vilhelmo Markonio ĉar ĉi tiu uzis por ties apa-
rato 17 inventojn patentitajn de Teslo. Nun ni scias ke, ekzemple, la komput-
iloj kiel tiu per kiu oni estas skribante ĉi liniojn funkcias dank’ al kelkaj inven-
toj aŭ malkovroj de Teslo; kaj per libroj, filmoj, videoj, artikoloj k. s. oni
agnoskas la valoron de la scienc-teknikaj alportaĵoj de tiu inventisto.
Sed, kial ne dum la lastaj jardekoj de lia vivo? Kaj ĉefe, kial oni ne atentis pri
lia invent-laboro dum tiu longa etapo? Nu, ni intencos ekspliki la aferon nia-
maniere. La samaj sociaj faktoroj kiuj favoris lian karieron ĝis 1894, agadis de
tiam kontraŭ li. Lia malkovro de la elektra alterna kurento estis tuj uzebla, utila
kaj profit-dona jam de-komence en la situacio de la industrio fine de la 19-a
jarcento, kaj oni alprenis ĝin eĉ kontraŭante la volon kaj la intereson de
Tomaso Edisono, la plej prestiĝa figuro de la tiama tekniko. Sed la postaj pro-
jektoj de Teslo eniris en kontraŭdiron kun la interesoj de la sistemo. Liaj
inventoj, ĉiuj kaj ĉies inventoj, por ties realigado bezonas investadon, foje egan
investadon. Kaj la investadon povas fari nur tiuj kiuj disponas je kapitalo. Kaj
en la ekonomia sistemo tiam kaj nuntempe dominanta, kiu nomiĝas, ĝuste,
«kapitalismo», la kapitalo estas en la manoj de privataj personoj kaj institucioj,
ne de la ŝtatoj kaj regantaroj kaj aliaj publikaj entoj. Nu, la stimulo por la in-
vestado far tiuj kapitalo-posedantoj estas la profito, ekonomia privata profito
kaj krome kurta-tempe atingebla. La ambiciaj planoj de Nikolao Teslo kontraŭ-
diris tiun intereson pro du kialoj, unue ĉar la eblaj profitoj estus longa-tempe
atingeblaj, kaj due ĉar tiu profito povus estu nula aŭ preskaŭ nula, t. e. la rezul-
to havus egan socian profiton –Teslo konceptis sistemon por la senpaga proviz-
ado de elektra energio al la tuta loĝantaro–- sed ne ekonomian profiton por la
investintoj.
Jes, Nikolao Teslo pravis kiam li prognozis ke la estonteco estos lia. Kelkaj liaj
inventoj estis aplikitaj nur post lia morto, kaj aliaj restaj ankoraŭ nekonataj.
Oni scias ke tuj post lia morto, la polico konfiskis liajn tutan arkivon kun doku-
mentoj, skizoj, leteroj kaj ĉiuspeca materialo aparteninta al li.
9